oksimor/o PIV1

oksimoro

LIN Stilfiguro en kiuj du elementoj kontraŭdiras unu la alian, ekzemple „vivanta kadavro“, „nigra neĝo“: ni estas la sola nacio en la mondo, kiu kredas, ke oni povas esti edukita kaj paroli nur unu lingvon. Tio estas oksimoro! [1]; (ĉu disvendi) Esperantan naciismon -- kia oksimoro! [2]; la kombino de unudirekta „progreso“ kaj oscila „tajdo“ formas amuzan oksimoron — evidente, „tajdo“ ĉi tie fakte signifas ion alian ol difinite [3]. VD:antitezo, paradokso
1. Marko Naoki Lins: La Ondo de Esperanto
2. Jorge Camacho: La liturgio de l' foiro
3. Sergio Pokrovskij: La Ondo de Esperanto, 2005. № 6 (128)
angle:
oxymoron
ĉeĥe:
oxymóron
france:
oxymore
germane:
Oxymoron
hispane:
oxímoron
katalune:
oxímoron
nederlande:
oxymoron
norvege:
oxymoron
pole:
oksymoron
rumane:
oximoron
slovake:
oxymoron

administraj notoj