okupaci/i

okupacii  

MILPOL Preni kaj regi fremdan lokon: ili okupacias la sidejon de la urbestro kaj atendas alvenon de reprezentantoj de la registaro [1]; Hitler sendis sian armeon por okupacii Jugoslavion [2]. VD:militakiri, uzurpi
1. Radio Polonia: Pliakrigita protesto..., 2003-08-25
2. Stefan Maul: El verva vivo ĵurnalista, p. 28
angle:
occupy
ĉeĥe:
okupovat
france:
occuper (par la force)
hispane:
ocupar (por la fuerza)
itale:
occupare (con la forza)
katalune:
ocupar
nederlande:
bezetten
pole:
okupować
portugale:
ocupar (mil.)
slovake:
okupovať

okupacio Vikipedio

PIV1
MILPOL Surloka rego de fremda loko aŭ teritorio: la epoko de Napoleono signifis okupacion kaj elrabadon, sed ankaŭ enkondukon de modernaj institucioj [3].
3. Vikipedio, artikolo „historio de Germanio“, 2006-03-19
angle:
occupation
ĉeĥe:
obsazení, okupace, zabrání
france:
occupation (militaire etc.)
hispane:
ocupación(mil.)
itale:
occupazione (militare o sim.)
katalune:
ocupació
nederlande:
bezettting (mil.)
pole:
okupacja
portugale:
ocupação (mil.)
slovake:
okupácia

administraj notoj