Olimpik/o SPV

Olimpiko

SPO Granda internacia sportoturniro, kiu imitas samnoman ceremonion religian kaj sportan en antikva Grekujo: la olimpikoj de la jaro 2000 en Sidneo anonciĝas luksaj [1]; ĉe la lagobordo funkcias la trejnejo de la altkvalitaj sportistoj pretiĝantaj al la olimpiko [2].
Rim.: En iuj lingvoj la vorto aperas nur plurnombre. Ununombraj ekzemploj en Esperanto ne abundas, sed ekzistas, nombrante 2 elcentojn de interretaj aperoj en 2007-05. [ĵv]
1. C. Rigollet, trad. C. Bertin: ... la olimpikoj de la jarmilo, 2001-07
2. -: Hungario, Regiono 2 [2006]
angle:
Olympic games, Olympics
beloruse:
Алімпіяда, Алімпійскія гульні
bulgare:
Олимпийски игри, олимпиада
ĉeĥe:
olympijské hry
france:
Jeux olympiques, JO
germane:
Olympiade, Olympische Spiele
indonezie:
Olimpiade
nederlande:
Olympische Spelen
perse:
المپیاد، بازی‌های المپیک
pole:
olimpiada
rumane:
Jocuri Olimpice
ruse:
олимпиада, олимпийские игры
slovake:
olympijské hry

Somera Olimpiko

SPO Olimpiko de sportoj arenaj aŭ enĉambraj okazanta ĉiun kvaran jaron ekde 1896.
angle:
Summer Olympic Games
beloruse:
летняя алімпіяда, летнія алімпійскія гульні
bulgare:
Летни олимпийски игри
france:
Jeux olympiques d'été
germane:
Olympiade (Sommerspiele)
indonezie:
Olimpiade musim panas
nederlande:
Olympische zomerspelen
perse:
بازی‌های المپیک تابستانی
pole:
Letnie Igrzyska Olimpijskie
rumane:
Jocurile Olimpice de Vară
ruse:
летняя олимпиада, летние олимпийские игры

Vintra Olimpiko

SPO Olimpiko de sportoj surneĝaj, surglaciaj, okazanta ĉiun kvaran jaron ekde 1921: En Canmore oni konstruis instalaĵojn por la Vintra Olimpiko de 1988 [3].
3. Vikipedio, artikolo „Canmore (Alberto)“, 2006-12-12
angle:
Winter Olympic Games
beloruse:
зімовая алімпіяда, зімовыя алімпійскія гульні
bulgare:
Зимни олимпийски игри
france:
Jeux olympiques d'hiver
germane:
Olympische Winterspiele
indonezie:
Olimpiade musim dingin
nederlande:
Olympische winterspelen
perse:
بازی‌های المپیک زمستانی
pole:
Zimowe Igrzyska Olimpijskie
rumane:
Jocurile Olimpice de Iarnă
ruse:
зимняя олимпиада, зимние олимпийские игры

administraj notoj

Somera ~o: Mankas dua fontindiko.
Somera ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.