opci/o PIV1

opcio

1.
Unu el la pluraj eblaj decidoj en elekto: el ĉiuj opcioj, oni elektos la plej bonan, kiu ankaŭ estas la plej malmultekosta [1]; unu opcio konsistas el strikta ŝparado, la alia el grandigo de la ŝuldoj. VD:alternativo, ebleco
2.
EKON Akirita rajto aĉeti aŭ ricevi ion je difinitaj kondiĉoj je estonta dato: opcio pri aĉeto de akcioj, valorpaperoj.
1. C. Piron: Amo povas mortigi lingvon, [2003?]
angle:
1. option 2. contract option
beloruse:
1. варыянт, магчымасьць, опцыя 2. права
ĉine:
选择权 [xuǎnzéquán], 選擇權 [xuǎnzéquán], 选项 [xuǎnxiàng], 選項 [xuǎnxiàng]
france:
option
japane:
選択の自由 [せんたくのじゆう], 選択肢 [せんたくし], 選択権 [せんたくけん], 選択売買 [せんたくばいばい], オプション [おぷしょん]
pole:
1. opcja
ukraine:
оптація, опція, можливість вибору, опція

akcia opcio, valorpapera opcio

EKON Akcio, kiun oni rezervas kaj poste libervole aĉetos aŭ ne aĉetos laŭ neŝanĝita prezo, profitante pro la intertempa plivaloriĝo: profitanto en plano de valorpaperaj opcioj neniam povas perdi sian vetaĵon, pro la jena evidenta kialo: li ne tuje aĉetas la opciojn, kontentiĝante atendi, ke ilia kurzo superos tiun de la antaŭfiksita prezo [2].
2. B. Cassen, trad. J. Hasbun: La diboĉoj de la fimastroj, Le Monde diplomatique, 2003-08
angle:
stock option
beloruse:
апцыён
ĉine:
期权 [qīquán], 期權 [qīquán], 选择权 [xuǎnzéquán], 選擇權 [xuǎnzéquán], 期权 [qīquán], 期權 [qīquán]
france:
option financière, stock-option

administraj notoj