pagel/o PIV1

pagelo

ZOO Fiŝo vivanta en subtropikaj maroj, mezprofunde en grandaj grupoj, en sia vivo sinsekve ina kaj vira; genro el familio sparedoj (Pagellus): li lerte manipulis per la hokkaptilo, li atente rigardis la nigrajn fadenojn, ĉu orfiŝo, tinuso, salvelino aŭ pagelo ekavidos [1].
Ruĝmakula pagelo (Pagellus bogaraveo)
CC BY-SA 3.0  [2]
1. E. Kumičić, trad. S. Rukelj: Surprizitaj nuptofestantoj, inko, 2001
2. P. Lameiro, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Ollomol_02-01.JPG
france:
pageot
germane:
Fleckbrasse, Rotbrasse
latinece:
Pagellus
nederlande:
zeebrasem
pole:
morlesz (ryba)
rumane:
pagel, sparid
ukraine:
пагел

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.