1parlament/o PV

parlamento   Vikipedio

POL Reprezentantaro de la regnanoj, kiu, en konstituciaj landoj, faras leĝojn kaj voĉdonas buĝeton: interkonsiliĝoj farataj en orda kaj parlamenta manieroZ .
angle:
parliament
beloruse:
парлямэнт
bulgare:
парламент
ĉeĥe:
Národní shromáždění, parlament, sněm, sněmovna
france:
parlement
germane:
Parlament
hungare:
parlament
itale:
parlamento
nederlande:
parlement
perse:
پارلمان
portugale:
parlamento
ruse:
парламент
slovake:
parlament, snemovňa

parlamentano Vikipedio

Ano de parlamento: Marco Cappato estas la unua parlamentano ... kiu sukcesis devigi la EU-parlamenton esprimi sin pri esperanto [1].
1. G. Silfer: Nia lingvo 122-jara, HeKo, 2009-06-02 (391)
france:
parlementaire (subst.)

parlamentejo Vikipedio

Kunsidejo de parlamento: en la parlamentejo funkcias ankaŭ publika biblioteko [2].
2. -: Budapest, [vidita en 2006]
ĉeĥe:
parlament (budova), sněmovna
france:
parlement (bâtiment)
slovake:
parlament, snemovňa

parlamentismo Vikipedio

POL Reĝimo de regno, kie registaro dependas de parlamento: kelkaj regnoj havas parlamenton, tute ne havante parlamentisman reĝimon.
beloruse:
парлямэнтарызм
ĉeĥe:
parlamentní systém, parlamentní zřízení
france:
parlementarisme
germane:
Parlamentarismus
hungare:
parlamentarizmus
itale:
parlamentarismo
nederlande:
parlementarisme
perse:
پارلمانتاریسم
ruse:
парламентаризм
slovake:
parlamentný systém

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ismo: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.