*paru/o

*paruo

ZOO Genro el la familio paruedoj (Parus), gracia birdo kun mallonga beko manĝanta insektojn kaj grengrajnojn: paruo vidas sian spegulbildon en aŭta retrospegulo kaj senhezite atakas [1]; oni lernas, kiajn kestojn diversaj birdospecoj akceptas kaj en kia medio ili prefere nestas: […] en densa picearo ‐ diversaj paruoj [2]; Longvosta Paruo, la plej malgranda el ĉiuj, delikata birdo, kiu estas iom nervoza, kaj flirtas de branĉo al branĉo, neniam kontenta resti [3].
1. Monato, Walter Klag: Brutalaj birdoj
2. Monato, Saliko: Nestokestoj
3. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj
angle:
titmouse, tit
beloruse:
сініца
bretone:
pennduig
ĉeĥe:
sýkora
ĉine:
山雀 [shānqiǎo]
france:
mésange
germane:
Meise
hungare:
cinege
japane:
シジュウカラ
latinece:
Parus
nederlande:
mees
pole:
sikora, sikorka (pot.)
portugale:
abelheiro
ruse:
синица, гаичка, лазоревка, московка
slovake:
sýkorka
ukraine:
синиця

blua paruo

ZOO Specio de paruedoj (Cyanistes caeruleus, antaŭe Parus caeruleus) kun blua krono, blankaj frunto kaj vangoj kun nigra streko tra la okulo kaj blanka streko super ĝi, nigra gorĝo, flavaj subaj partoj kun iom da blueca nuanco ventre, bluaj flugiloj kaj vosto, olivverda dorso.
blua paruo
angle:
blue tit
beloruse:
блакітніца звычайная
ĉine:
青山雀 [qīngshānquè]
france:
mésange bleue
germane:
Blaumeise
latinece:
Cyanistes caeruleus
nederlande:
pimpelmees
pole:
sikora modra, modraszka

granda paruo

ZOO Specio de paruo (Parus major) kun nigra kapo kaj kolo, blankaj vangoj kaj orelkovriloj, flava ventro kun nigra streko en la mezo kaj olivverda dorso.
Granda paruo (Parus major), Lancashire, Britujo
CC BY-SA 4.0  [4]
angle:
great tit
beloruse:
вялікая сініца
france:
mésange charbonnière
germane:
Kohlmeise
hispane:
carbonero común
latinece:
Parus major
nederlande:
koolmees
pole:
sikora bogatka, bogatka

administraj notoj

blua ~o: Mankas fontindiko.
blua ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
granda ~o: Mankas dua fontindiko.
granda ~o: Mankas verkindiko en fonto.