*78Paŭl/o, Paol/o

*Paŭlo, Paolo

NOM Vira antaŭnomo latindevena: Paŭlo rapide desaltis de la ĉevalo [1]; prokonsulo Sergio Paŭlo, prudenta viro [2]; Petro kaj Paŭlo estas la du ĉefapostoloj de kristanismo; Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas PrV .
Rim.: Oni renkontas la italan variaĵon de tiu nomo jen por virinoj jen viroj: ili tre facile trovis la domon loĝatan de la Boldina familio, kiu enhavis la du fratojn Pietron kaj Giusepon, ilian fratinon Paolon, kaj ŝian filinon Helenon, la infaninon, kiun ŝi naskis de Freĉio [3]; Paolo favoras la Mediĉojn, ĉar lia patrino iam laboris tie kaj ricevas financan subtenon de ili [4].
angle:
Paul
beloruse:
Павал, Паўль, Пол
ĉine:
保罗 [bǎoluó], 保羅 [bǎoluó], 保尔 [Bǎoěr], 保爾 [Bǎoěr]
france:
Paul
germane:
Paul, Paulus Paolo: Paola. Paolo: Paolo.
greke:
Παῦλος
hungare:
Pál
itale:
Paolo Paolo: Paola. Paolo: Paolo.
nederlande:
Paul
pole:
Paweł
portugale:
Paulo
rumane:
Pavel
ruse:
Павел
ukraine:
Павло

*7Paŭlino

NOM Ina antaŭnomo responda al la vira nomo Paŭlo: Paŭlino ĵus venis [5]; en la banejo la bano jam estas preta, Paŭlino banos Helkan [6].
5. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro II
6. E. Orzeszko, tr. Kabe: La bona sinjorino
angle:
Paula, Pauline
beloruse:
Паўліна
ĉine:
保拉 [bǎolā]
france:
Pauline, Paula
germane:
Paula, Pauline
hungare:
Paula
itale:
Paola
nederlande:
Paula, Pauline
pole:
Paulina
portugale:
Paula
rumane:
Paulina
ruse:
Павла
ukraine:
Павлина, Поліна

administraj notoj