*pedik/o

*pediko

ZOO
Genro el la klaso insektoj (Pediculus), senflugila parazita insekto vivanta sur mamuloj, nutranta sin de sango: venis fiinsektoj, pedikoj en ĉiuj iliaj regionoj [1]; la patrino kvietigis lin kaj ekĉasis la pedikojn, ĝis li ekdormis [2]; vi pereos, kiel pedikoj sub la ungo de pia Egiptano [3]; por vi, pastro, nur tiu indas la kompaton, kiun manĝas la pedikoj [4]; la vestopediko (Pediculus humanus humanus) vivas precipe en vestoj kaj la kapopediko (Pediculus humanus capitis) en la haroj de homoj.
angle:
louse
beloruse:
вош
bretone:
laouenn
bulgare:
въшка
ĉeĥe:
veš, veš dětská
ĉine:
[shī], 蝨 [shī], 虱 [shī], 賤骨頭 [jiàngútou], 贱骨头 [jiàngútou]
france:
pou
germane:
Laus
hungare:
tetű
japane:
シラミ, ヒトジラミ
katalune:
poll
latinece:
Pediculus
nederlande:
luis
perse:
شپش
pole:
wesz, menda (wesz łonowa)
portugale:
piolho
ruse:
вошь
slovake:
voš
tibete:
ཤིག་
ukraine:
воша

pedika

1.
Havanta pedikojn: ho, mia kara Dio, kiel ŝi estis pedika! pedikoj gutis de sur ŝi [5].
2.
Rilata al pedikoj: pedikaj ovoj; pedika malsano.
5. Koviljka Tisma Janković: La vojo tra la tombejo, Monato, jaro 1999a, numero 4a, p. 26a
angle:
1. lousy
beloruse:
вашывы
bretone:
1. laouek 2. -al laou
bulgare:
1. въшлясал
ĉine:
操蛋 [càodàn], 肏蛋 [càodàn]
france:
1. pouilleux 2. pédiculaire (adj.) ~a malsano: phtiriase.
germane:
verlaust 1. verlaust
japane:
シラミの [しらみの]
perse:
1. شپشو ~a malsano: پدیکولوزیس.
pole:
1. zawszony 2. wszawy

senpedikigi

Senigi de pedikoj: li metis sian kapon sur la genuojn de la patrino kaj petis, ke ŝi senpedikigu lin [6]; ĝi provis demeti la turbanon de Bastjano por senpedikigi lin [7]; ni ne povis senpedikigi ŝin alie, sed ni kombis ŝin super la fajro [8].
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri oraj haroj de la diablo
7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
8. Koviljka Tisma Janković: La vojo tra la tombejo, Monato, jaro 1999a, numero 4a, p. 26a
angle:
delouse
beloruse:
зьнішчыць вошай
bretone:
dilaouañ
bulgare:
пощя, опощвам
france:
épouiller
germane:
entlausen, lausen
japane:
~のシラミを取る [のしらみをとる]
perse:
شپش‌زدایی کردن
pole:
odwszawiać
ukraine:
виводити воші, заст. ськати

pedikovo

ZOO
Ovo de pediko: keroseno plene efikas ankaŭ kontraŭ pedikoj kaj pedikovoj [9].
9. Skabio, pedikoj, naturkuracado.info
angle:
nit (of louse)
beloruse:
гніда
bretone:
nezenn
bulgare:
гнида
ĉeĥe:
hnida
ĉine:
[jǐ], 蟣 [jǐ], 虮子 [jǐzi], 蟣子 [jǐzi]
france:
lente
germane:
Nisse
perse:
تخم شپش
pole:
gnida
slovake:
hnida

administraj notoj

pri ~o:
    Pediko apartenas al la parazita insekto-ordo Phthirapteroj (~ laŭsoj senflugilaj).
    Mi ne trovis jam uzatan Esperantan vorton por tiu ordo.
    [Wolfram Diestel]
  
~a: Mankas dua fontindiko.
~ovo: Mankas dua fontindiko.