Peterburg/o FK , Sankt-Peterburg/o Revizoro

Peterburgo, Sankt-Peterburgo

GEOG Urbo en Rusujo inter Finnlanda Golfo kaj Ladoga Lago (30˚18'E, 59˚55'N), fondita en 1703 de la caro Petro Unua kaj de 1712 ĝis 1918 la ĉefurbo de Rusujo: de 1914 ĝis 1924 Peterburgo nomiĝis Petrogrado, kaj de 1924 ĝis 1991 Leningrado; sendi ion el Parizo Peterburgon per ĉevaloj EE ; Peterburgon alveturis unu instruita mimikisto FK ; en Sankt-Peterburgo, strato Poŝtoficeja, domo numero naŭdek-sep, en la korto, tria etaĝo, dekstre [1]; unu el la plej grandaj kaj plej bonaj ŝipoj […] devis en tiu jaro ĝuste iri al Stokholmo kaj veturigi al Peterburgo la karajn infanojn [2]. VD:Moskvo.
angle:
 Saint-Petersburg
beloruse:
 Пецярбург, Санкт-Пецярбург
france:
 Saint-Pétersbourg
germane:
 Sankt Petersburg
hungare:
 Pétervár, Szentpétervár
katalune:
 Sant Petersburg
nederlande:
 Sint-Petersburg
pole:
 Petersburg
rumane:
 Sankt Petersburg
ruse:
 Петербург, Санкт-Петербург
ukraine:
 Петербурґ

administraj notoj