*petromiz/o

*petromizo Vikipedio

1.
Iu el la ordo petromizoformaj: januare 2000 en la fiŝkluzo Mülheim-Kahlenberg oni malkovris riverajn petromizojn (Lampetra fluviatilis), specon rigardatan ĝis tiam kiel formortinta [1].

Lampetra aepyptera
CC BY-SA 4.0  [2]
2.  
ZOO Genro el la klaso rondbuŝuloj (Petromyzon), manĝebla angilforma marfiŝo kun okuloj kaj sep paroj de brankotruoj: en 1135 Henriko vizitis Normandion por vidi siajn genepojn, tiujare li mortis la 1-an de decembro, eble pro nutraĵ-venenado post manĝo de petromizoj [3].

Mara petromizino (Petromyzon marinus)
PD  [4]
angle:
lamprey
bretone:
lamprez
bulgare:
минога
france:
lamproie, marbrée
germane:
1. Neunauge, Lamprete 2. Meerneunauge, Bricke
hispane:
lamprea, morena
hungare:
ingola
itale:
lampreda
latinece:
Petromyzon
nederlande:
lamprei, negenoog
portugale:
lampreia
ruse:
минога
svede:
nejonöga

petromizoformaj

Ordo de rondbuŝuloj (Petromyzontiformes), vivantaj fosilioj, similaj al fiŝoj, kiuj dum 500 milionoj da jaroj apenaŭ ŝanĝiĝis.
germane:
Neunaugen
latinece:
Petromyzontiformes

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~oformaj : Mankas fontindiko.
~oformaj : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.