pilaf/o SPV , pilav/o

pilafo, pilavo

KUI Plado el stufitaj rizo, diversaj legomoj, viandoj, spicoj, fruktoj ktp, diversforme ekzistanta en la kuirarto de multaj popoloj de la mondo: la gvidanto kuiras por li pilafon (ĝi estas preparata el kokina viando kaj rizo), por vespermanĝo [1]; ne timu ŝajne troan grasecon de la pilafo: la rizo neŭtraligas ĉiun malbonan efikon de la graso [2]; ŝejko Hazif, mia granda muftio! — diris la kalifo — mi esperas, ke hodiaŭ vi manĝos vian pilavon kun granda apetito [3]; en la memoro restis pilavo, kiun kuiris uzbekaj esperantistoj okaze de nacia uzbeka festo [4]. VD:paeljo
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
2. E. Perevertajlo: Pilafo (Uzbeka kuirrecepto)
3. V. Doroŝeviĉ, trad. N. Hohlov: La kalifo kaj la krimulino, en: Orientaj Fabeloj, 1924
4. J. Zaidman: Svanetio - Esperantista turistado tra altmontara regiono de Kartvelio, Verda lampo, [2007?]
angle:
pilaf, pilau, pilaw
beloruse:
плоў
ĉeĥe:
pilaf
ĉine:
手抓飯 [shǒuzhuāfàn], 手抓饭 [shǒuzhuāfàn]
france:
pilaf, pilau
germane:
Pilaw, Pilau
japane:
ピラフ
katalune:
arròs pilaf
nederlande:
pilaf
pole:
pilaw
ruse:
плов
slovake:
pilaf, pilav
ukraine:
пілав, плов

administraj notoj