plaĝ/o PV

plaĝo

GEOG Ebena kaj sabla bordo, strando, ekipita por la komforto de sinbanantoj: ni promenis tra la senaŭta kaj senbrue idilia vilaĝeto, ĝuis la palm-ombratajn belegajn plaĝojn, naĝis kaj babilis [1]; marbordo tre varia, kun altaj klifoj, rokoj, sed ankaŭ kun belegaj plaĝoj [2]; mi promenis tra la […] pitoreska plaĝa regiono [3].
1. Werner Schad: Inter maro kaj arbarego, Monato, 2000/05, p. 14
2. J. Ducloyer: Bretonio, Monato, 2000/02, p. 18
3. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 2003
angle:
beach
beloruse:
пляж
bulgare:
плаж
ĉine:
海滩 [hǎitān], 海灘 [hǎitān], 沙滩 [shātān], 沙灘 [shātān], 海边 [hǎibiān], 海邊 [hǎibiān], 滩 [tān], 灘 [tān], 海滨 [hǎibīn], 海濱 [hǎibīn]
france:
plage
germane:
Strand
hispane:
playa
hungare:
strand
itale:
spiaggia
japane:
浜辺 [はまべ], 海水浴場 [かいすいよくじょう], ビーチ
katalune:
platja
nederlande:
strand
perse:
دریاکنار، پلاژ
pole:
plaża
portugale:
praia
rumane:
plajă
ruse:
пляж
svede:
strand
tibete:
འགྲམ་བྱེ་ཐང་
ukraine:
пляж, піщаний берег

plaĝumi

Resti sur plaĝo ripozante, sin sunumante, sin banante...: ni invitas ĉiujn esperantistojn ĝui internacian etoson, tendumi, festi, ripozi, plonĝi en la riveron, plaĝumi, ekskursi tra belaj pejzaĝoj [4].
4. F. Macip: Decembra festado en Katalunio, libera folio, 2010-11-23
beloruse:
адпачываць на пляжы
pole:
plażować
rumane:
bronzare

plaĝumanto

Tiu, kiu plaĝumas: la knaboj envie atentis la plaĝumantojn trans la moleo [5].
5. P. Bogáti, trad. J. Sárosi: La vicstiristo de Galanto raportas, [vidita en 2019]
beloruse:
той, хто адпачывае на пляжы
france:
plagiste
pole:
plażowicz
rumane:
bronzează

administraj notoj