podzol/o NePiv

podzolo  

MIN Blanke griza, acida, ne tre fruktodona grundo tipa de tajgo kaj de iuj pinglarbaroj: grundo, kiu disvolviĝis sub arboj en humida regiono ― la podzolo ― fariĝas tre diferenca de grundo, kiu formiĝis sub greso kaj herbo [1]; en kondiĉoj de Mezeŭropo podzoloj ekestas nur en la plej altaj montaroj, kie estas sufiĉe da pluvakvo [2].
1. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
2. Vikipedio, Podzoloj, 2011-12-31
ĉeĥe:
podzol
france:
podzosol, podzol
katalune:
podzol
slovake:
podzol

administraj notoj