polipter/o PIV1

poliptero

ZOO Fiŝo el okcidenta aŭ centra Afriko, longa, kun malmolaj skvamoj, multaj dorsonaĝiloj, parte spiranta per sia naĝoveziko, genro el familio polipteridoj (Polypterus): „la polipteroj, strangaj afrikaj fiŝoj“ [1].
1. W. M. A. De Smet: La polipteroj..., Scienca Revuo, 1959, numero 1a
angle:
Polypterus, bichirs, bichir family
france:
polyptère
itale:
poliptero
latinece:
Polypterus
nederlande:
polypterus
pole:
wielopłetwiec

administraj notoj