*porcelan/o

*porcelano

1.
Ceramika substanco delikata, diafaneta, bakita el kaolino: statuetoj, teleroj el porcelano; delikata porcelano, tiel multekosta, sed ankaŭ tiel rompebla [1]; li rigardadis al la tualeta tablo, ĉar tie staris ĉarma malgranda paŝtistino el porcelano [2].
2.
Porcelanaĵo: ĉinaj porcelanoj; la tablo estis kovrita per blindige blanka tablotuko kaj delikata porcelano kaj sur ĝi plej bonguste vaporis rostita ansero, farĉita per prunoj kaj pomoj [3].
angle:
porcelain
beloruse:
парцаляна, фарфор
ĉeĥe:
porcelán, porculán
ĉine:
瓷器 [cíqì], 瓷 [cí], 陶瓷 [táocí]
france:
porcelaine (matériau)
germane:
Porzellan
hungare:
porcelán
japane:
磁器 [じき]
nederlande:
porselein
pole:
porcelana
portugale:
porcelana
rumane:
porțelan
ruse:
фарфор
slovake:
porcelán
svede:
porslin
ukraine:
порцеляна, фарфор

porcelana

El porcelano: la sinjoro trovis […] plenmanon da rizo, teajn foliojn, porcelanajn kalikojn ornamitajn per pentraĵoj [4]; tablo kun porcelana servico kaj kun restaĵoj de videble ĵus manĝitaj frandaĵoj Marta ; la juna sinjoro en la riĉa pelto elektadis tapiŝojn, arĝentajn korbojn, porcelanajn vazojn kaj marmorajn statuetojn Marta ; panjo vizitis nin alportante al mi belan pupon kun kapo porcelana [5].
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
5. A. LeQuint: Infantravivaĵoj, 2006
angle:
porcelain
beloruse:
парцалянавы, фарфорны, фарфоравы
france:
en porcelaine
japane:
磁器の [じきの]
nederlande:
porceleinen
pole:
porcelanowy
rumane:
de porțelan
ruse:
фарфоровый
ukraine:
порцеляновий, фарфоровий

porcelanaĵo

Objekto el porcelano: fabrikisto de porcelanaĵoj [6]; porcelanaĵo, farita el kaolino post bakado en medio de pli ol 1 200°C, estas kompakta, nesorba kaj metale sonanta je frapado [7].
angle:
porcelain
beloruse:
парцаляна (выраб)
france:
porcelaine (objet)
japane:
磁器製品 [じきせいひん]
nederlande:
voorwerp uit porcelein
pole:
porcelana (wyrób)
rumane:
porțelan (produs)
ruse:
изделие из фарфора
ukraine:
виріб з порцеляни/фарфору

administraj notoj