pornografi/o SPV , porn/o
pornografio, porno
↝
Senkaŝa prezento de seksa volupto, amoraj agoj, per bildoj aŭ per teksto: la „Sankta Libro“ enhavas partojn, kiuj estas tre maldecaj, aspektas preskaŭ pornografie Lanti ; okcidentajn valorojn, kiaj estas pornografio kaj seksaj perversaĵoj, ili ja prave kontraŭas [1]; en Esperanto preskaŭ tute mankas bona porno, escepte de kelkaj literaturaĵoj [2]; ili […] amindumas, erotike kaj porne amoras, ili image kaj reale fikas [3].
erotika2
1.
A. Gofen:
Dio, benu Usonon!, Monato, jaro 2002a, numero 11a, p. 9a
2. Monato, Donald Broadribb: Komiksoj bonintencaj, sed tre mallertaj, 2004
3. Monato, S. Maul: Bugra bug-insekto
2. Monato, Donald Broadribb: Komiksoj bonintencaj, sed tre mallertaj, 2004
3. Monato, S. Maul: Bugra bug-insekto
- angle:
- pornography
- france:
- pornographie
- germane:
- Pornografie, Porno
- hispane:
- pornografía
- katalune:
- pornografia
- nederlande:
- pornografie
- okcidentfrise:
- pornografy
pornografiaĵo, pornaĵo
- Verko kun pornografia enhavo: ŝajne la homoj […] imagas, ke Dua Vivo estas plena je perforto, pornografiaĵoj kaj aliaj strangaĵoj [4]; perversa estas vi mem, sinjoro doktoro, kiu montras al mi tiom da pornaĵoj! [5].
4.
A. Löwenstein:
Nia kursejo malaperis, 2010-08-15
5. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Elementoj de absoluta geometrio
5. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Elementoj de absoluta geometrio
- france:
- matériel pornographique
- germane:
- Pornografie
infanpornografio, infana pornografio
↝
-
Pornografio roliganta infanojn:
kie mi loĝas, estas kontraŭleĝe rigardi per tuttera teksaĵo
infanpornografion
[6].
pedofilio
6.
G. Macaoidh:
Damnita komputilo!..., Monato, jaro 2003a, numero 5a, p. 15a
- angle:
- child pornography
- france:
- pédopornographie, pornographie enfantine
- germane:
- Kinderpornografie
- nederlande:
- kinderpornografie
- okcidentfrise:
- bernepornografy