*portret/o PV

*portreto

Rekonebla prezento de aparta persono: (figure) li estas la portreto (similulo) de sia patro PrV .
a)
BELA Rekonebla bildo de persono, tutkorpa aŭ limigita al la vizaĝo: paŝtela portreto; vi ne rajtas montri al li la lastan ĉambron […], kie estas la portreto de la princino de Ora Kupolo [1].
b)
BELE Priskribo de la korpa aspekto aŭ de la karaktero de aparta homo: fari en sia verko la portreton de siaj plej famaj samtempuloj.
angle:
portrait
beloruse:
партрэт
ĉeĥe:
podobizna, portrét
france:
portrait
germane:
Portrait
hispane:
retrato, efigie (de una persona)
hungare:
portré
nederlande:
portret
portugale:
retrato, efígie
ruse:
портрет
slovake:
podobizeň, portrét
svede:
porträtt

portreti

(tr)
Fari rekoneblan bildon de iu: tiel estis vestita la avo de la avo, kaj tiel li estas portretita [2].
beloruse:
маляваць партрэт
ĉeĥe:
malovat portrét, portrétovat
france:
portraiturer
hispane:
retratar (hacer una imagen de alguien)
ruse:
писать портрет
slovake:
maľovať portrét

portretisto

BELA Artisto, kiu faras portretojn: estas la tasko de portretisto malkovri la propron de la interna vivo de la figuro [3].
3. G. De Knibber, trad. L. De Cooman: Jan De Cooman: portretoj, [2006?]
beloruse:
партрэтыст
france:
portraitiste

fotoportreto

FOT Portreto1.a farita per fotado: en la medaliono estas fotoportreto de junulino en gimnazia aĝo [4].
4. I. Bunin, trad. B. Malej: Facila spiro, 1998
beloruse:
фотапартрэт
france:
photo d'identité, portrait photo

grupportreto

BELA Portreto1.a de pluraj kunestantoj: grupportreto de soldatoj [5].
5. -: Grupportreto de soldatoj, [vidita en 2021]
beloruse:
групавы партрэт
france:
portrait de groupe

memportreto

Portreto farita de la prezentata homo, portreto de si mem.
a)
BELA Portreto1.a, bildo de la bildiganto mem: Van Gogh dum sia tuta kariero pentris portretojn, ofte memportretojn, kiam li ne povis pagi modelojn [6].
b)
BELE Priskribo de la priskribanto mem: la novelo […] pitoreske montras internan flankon de siatempaj homoj per la memportreto de unu klerulo [7].
6. D. Brooks, trad. K. Kováts: La pentraĵoj: superrigardo, [1996-2008]
7. Kim Seung-ok, trad. Choe Youngsuk: Raporto pri Vojaĝo al Mujin, La Lanterno Azia, 2007-06
beloruse:
аўтапартрэт
ĉeĥe:
autoportrét, vlastní podobizna
france:
autoportrait
slovake:
autoportrét

administraj notoj