precioz/a PIV1
precioza ↝
(malofte)
- Rafinita kaj malbanala, videble celanta artismon, eventuale afekta: la longaj, preciozaj frazoj de la monologanto, kaj la iomete eksmodaj afiksoriĉaj vortoj aperas ĉarme en la buŝo de ĉi tiu simpatia aktoro [1].
1.
K. Kniivilä:
La Duonokulvitro: duoble pionire, libera folio, 2006-04-24
- ĉeĥe:
- preciózní, uhlazený, vyumělkovaný
- france:
- précieux (affecté)
- slovake:
- uhladený, vyumelkovaný
preciozismo ↝
Arta stilo, kiu celas elitan rafinitecon; interalie tia beletra maniero de la fino de 16a kaj komenco de 17a jarcentoj en Eŭropo: preciozismo aŭ gongorismo estis ludema per lingvaĵoj [2].
dekadencismo, manierismo
2.
Vikipedio,
Luis de Góngora, 2010-07-10
- angle:
- euphuism
- france:
- préciosité (style)