*prezid/i
*prezidi
(x)
- 1.
- Direkti la laboron, la debatojn de kunveno aŭ societo: prezidi kongreson; li prezidis en ĉiu milita konsila kunveno [1]; [li] en la pasinta jaro aranĝis kaj prezidis nian grandan ĉiujaran feston [2].
- 2.
- (malofte) Regi4: la spirito, kiu prezidis en tiuj manifestacioj.
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
- angle:
- preside
- beloruse:
- 1. старшынстваваць 2. панаваць
- france:
- présider
- germane:
- 1. vorsitzen, den Vorsitz haben 2. vorherrschen
- hispane:
- presidir
- hungare:
- 1. elnököl 2. uralkodik (szellem)
- nederlande:
- voorzitten, presideren
- portugale:
- 1. presidir
- ruse:
- 1. председательствовать
- svede:
- 1. vara ordförande 2. härska
- ukraine:
- головувати
prezidanto, prezidinto
- 1.
- Tiu, kiu prezidas: li proponis de Beaufront, kiel prezidanton de la Franca Societo propaganda VivZam ; pli libera li sin sentis en kunsido privata de la nove fondita Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li fariĝis VivZam ; prezidinto de la dublina magistrato [3]; ŝtatprezidanto [4].
- 2.
-
Respublikestro:
en la vasta kvazaŭ katedrala ĉambrego jam estis solene salutata pli
ol unu gasto multe pli glora: fremda reĝo, venkinta generalo, prezidanto de respubliko
VivZam
;
la usona prezidanto Clinton vizitis Slovenion
[5];
prezidinto de Germanio Richard von Weizsäcker
[6];
partoprenis la kunsidon ankaŭ prezidintoj de Turkio, Makedonio kaj Albanio kune kun politikistoj el la regiono
[7].
prezidento
3.
Monato, Garbhan Macaoidh: Paŝoj al purigado
4. Monato, Zlatko Tišljar: Prezidi la propran psikon
5. Monato, P. Gubbins: Slovenio: Ordo tordita ― dekstren maldekstren
6. Monato, Ipfelkofer Jomo: Festo unika en la mondo
7. Monato, Bardhyl Selimi: Hirundoj de la estonteco
4. Monato, Zlatko Tišljar: Prezidi la propran psikon
5. Monato, P. Gubbins: Slovenio: Ordo tordita ― dekstren maldekstren
6. Monato, Ipfelkofer Jomo: Festo unika en la mondo
7. Monato, Bardhyl Selimi: Hirundoj de la estonteco
- angle:
- president 1. chairman, chairperson, person presiding
- beloruse:
- 1. старшыня 2. прэзідэнт
- ĉeĥe:
- předseda
- france:
- président
- germane:
- 1. Vorsitzender 2. Präsident
- hispane:
- presidente
- hungare:
- 1. elnök 2. köztársasági elnök
- katalune:
- president
- nederlande:
- 1. voorzitter 2. president
- ruse:
- 1. председатель 2. президент
- slovake:
- predseda
- svede:
- 1. ordförande 2. president
- ukraine:
- голова, головуючий, президент