primar/a PV

primara

SCI Unuaranga, unuagrada, origina, baza: laŭ la plej primara rezono, por atingi pacon estas necese nuligi la kulturon, la kaŭzon de militoj Monato ; la ekzistanta manĉura estas rigardata de la fakuloj kiel rara primara materialo por esploro, vivanta fosilio [1]; se profesoroj, doktoroj, sociologoj kaj aliaj eminentuloj ĝis nun ne kapablis honeste administri la ŝtaton de Brazilo, kiu scias, ĉu simpla tornisto kun primara klereco tion ne faros pli kompetente [2]; nerektaj faktoj donas motivojn opinii, ke de tiuj primaraj verboj originis ĉiuj vortoj de ĉiuj lingvoj [3]; malkovri la primaran fonton (rezervujon) de la malsano [4].
a)
GEOL(pri epoko) Apartenanta al la unua epoko.
b)
EKON Kiu produktas krudaĵojn: la agrikultura sektoro estas la primara produktiva sektoro kun la kerna alvokiĝo kultivi kaj protekti naturajn rimedojn por nutri la homaron [5]; la evolulandoj bone sukcesis en primaraj sektoroj de industria produktado kiel la produktado de nutraĵoj, teksaĵoj, papero kaj bazaj metaloj [6]; la ministrejo pri primaraj industrioj [7].
VD:sekundara, terciara, kvaternara
beloruse:
першасны
ĉeĥe:
primární, prvotní, prvotřídní
ĉine:
原生 [yuánshēng], 初生 [chūshēng], 初級 [chūjí], 初级 [chūjí], 原 [yuán], 最初 [zuìchū]
france:
primaire (degré, ère)
germane:
primär, Basis-, ursprünglich
hungare:
primer, elsődleges, fő 1.a ősi
japane:
第一の [だいひとの], 一次の [ひとじの], 原初の [げんしょの], 最初の [さいしょの], 第一紀の [だいいっきの]
nederlande:
primair
pole:
pierwszego stopnia, pierwszego rzędu 1.a pierwszorzędowy, peleozoiczny
portugale:
primário
ruse:
первичный
slovake:
primárny, prvohorný
ukraine:
первинний, первісний

administraj notoj