remork/o PIV1

remorko   Vikipedio

TRA Postveturilo: la tieaj kulturistoj rikoltas tritikon plenigante remorkojn [1]; la akiro […] de azeno kaj de remorko indikas komencan agadon [2].
1. J.-J. Moro: Periplo tra la Baltaj Landoj, Turanĝia Luko, 2011:3 (23)
2. Porka bredado, globenet.org
ĉeĥe:
přívěsné vozidlo (za autem a j.), vlek, vlečný člun
france:
remorque
germane:
Anhänger
hungare:
utánfutó, pótkocsi
katalune:
remolc
pole:
przyczepa
ruse:
прицеп
slovake:
príves (automobilový, bicyklový...), vlečný čln
svede:
släp
turke:
römork

remorki

(tr)
TRA Tiradi kiel postveturilon: eĉ tre junaj infanoj povas partopreni side en trenveturiloj bicikle remorkataj de siaj gepatroj [3]; mi sentas min sekura, la patrino diris kaj ridis, vi remorkas min same kiel brava viro [4].
3. Johano: Radio Verda, RV102, 2007-05-21
4. Tove Jansson ― tradukprovo
ĉeĥe:
remorkovat, tlačit (loď, přívěs), táhnout, vléci
france:
remorquer
germane:
nachziehen
katalune:
remolcar
slovake:
remorkovať, tlačiť (loď, príves), vliecť, ťahať

administraj notoj