*risort/o PV
*risorto
↝ 
Elasta lameno aŭ fadeno el metalo aŭ alia materialo, kapabla repreni la antaŭan formon, post kiam ĝi estis fleksita, premita aŭ streĉita: risorto de horloĝo, de kanapo, de kaleŝoB ; risorta matracoB .
- angle:
- spring
- beloruse:
- спружына, рысора
- ĉeĥe:
- pero, pružina, péro
- france:
- ressort
- germane:
- Feder, Sprungfeder
- hispane:
- resorte
- hungare:
- rugó
- katalune:
- ressort, molla
- nederlande:
- veer
- perse:
- فنر
- portugale:
- mola
- ruse:
- пружина, рессора
- slovake:
- pero, pružina, struna
- svede:
- fjäder
risortaro
Tuto de risortoj aŭ similaj rimedoj, kiuj mildigas la skuojn de veturilo aŭ alia maŝino: ĉe nia kariolo, vi sciu, risortaro difektiĝis [1].
1.
A. Ĉeĥov, trad. A. Korĵenkov:
Sveda alumeto, 2004-2010
- ĉeĥe:
- pérování (vozidla)
- france:
- système de suspension
- slovake:
- pruženie (auta), pérovanie