1romb/o

rombo

1.
MAT[1] Egallatera kvarlatero: rombo estas ĉiu kvarlatero, kies diagonaloj estas ortaj kaj kruciĝas ĉe siaj mezoj; la tegmento de la viena ĉefstacidomo estas impona: la 14 romboj […] estas el 7000 tunoj da ŝtalo [2]. SIN:lozanĝoSUP:romboidoVD:romboedro
2.
ZOO Delikatgusta plata romboforma marfiŝo, kies supra makulita flanko laŭkolore adaptiĝas al la grundo, genro el familio pleŭronektedoj (Scophthalmus) kaj aparte la specioj Scophthalmus maximus (sin. Rhombus maximus) kaj Scophthalmus rhombus: ili tuj obeis, kaj nun alportis ... rombon sur arĝenta telero, kun saŭco sur ĝi [3]. SIN:pleŭronekto2
Rim.: Fundamenta Krestomatio nomas la specion Rhombus maximus, angle „turbot“, kiun Jonathan Swift tre ŝatis, „pleŭronekto“. Vikipedio nomas ĝin laŭ la angla kaj franca „turboto“.

Ŝtonrombo (Scophthalmus maximus, sin. Psetta maxima, Bothus maximus, Rhombus maximus), Paradizoparko, Belgujo
CC-BY-SA-3.0  [4]
angle:
1. rhombus 2. turbot
beloruse:
1. ромб 2. ромб (рыба), калкан
ĉeĥe:
kosočtverec, rombus
france:
1. losange, rhombe (losange) 2. turbot, barbue
germane:
1. Rhombus, Raute 2. Butt, Steinbutt, Glattbutt
hispane:
1. rombo 1. rombo
hungare:
1. rombusz 2. nagy rombuszhal
japane:
菱形 [ひしがた]
katalune:
1. rombe 2. rèmol, tarbot
latinece:
2. Scophthalmus 2. Rhombus maximus
nederlande:
1. ruit 2. tarbot
perse:
1. لوزی
pole:
1. romb 2. turbot, skarp
portugale:
1. losango, rombo
rumane:
1. romb 2. calcanul mare
ruse:
1. ромб 2. тюрбо
slovake:
kosoštvorec, rombus
ukraine:
ромб, калкан

rombofiŝo

ZOO Rombo2: la fiŝkaptistoj povas kapti amase flesojn, gadojn, haringojn, eglefinojn kaj rombofiŝojn [5]; Günter Grass: „La rombofiŝo“, 1977 [6].
angle:
brill, turbot
beloruse:
ромб (рыба), калкан
japane:
ヒラメの一種 [ひらめのいっしゅ]
katalune:
rèmol, tarbot
nederlande:
tarbot
pole:
turbot
rumane:
calcanul mare
ruse:
тюрбо
ukraine:
калкан, ромб

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.