*rust/o

*rusto   Vikipedio

KEM Brunruĝa fera oksido, kiu kovras per maldika tavolo la feron aŭ ŝtalon troviĝantan en malseka aero: ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas [1]; ŝlosilo uzata ruston ne konas PrV .
1. La Nova Testamento, S. Mateo 6:19
angle:
rust
beloruse:
іржа
ĉeĥe:
rez (na kovu)
france:
rouille ŝlosilo uzata ~on ne konas: pierre qui roule n'amasse pas mousse
germane:
Rost
hispane:
óxido
hungare:
rozsda
nederlande:
roest
portugale:
ferrugem
ruse:
ржавчина
slovake:
hrdza
svede:
rost

rusta

Kovrita de rusto: ŝi eltiris el la poŝo la pezan kaj rustan ŝlosilon Marta ; la plugilo alportadis de tempo al tempo pecojn da rusta fero, sed estis malfacile rekoni, por kio ĝi servis BdV .
france:
rouillé
germane:
rostig

rusti  

(ntr)
Rustiĝi: se li mortos, la tranĉilo rustos de la flanko, kien li foriris [2]; Otto fiere elŝarĝas el la senfundaj poŝoj rustintajn pistolojn Metrop ; rustintaj relsurfacoj [3].
ĉeĥe:
rezavět
france:
rouiller
hispane:
oxidar
slovake:
hrdzavieť
svede:
rosta

rustiĝi  

(ntr)
1.
Kovriĝi per rusto: ĉiu infano scias, ke latuno ne rustiĝas [4].
2.
(figure) Velki, malvigliĝi, ne plu bone funkcii: malnova amo, kiel oni diras, ne rustiĝas [5].
angle:
1. rust
beloruse:
1. іржавець, заржавець, саржавець
france:
1. se rouiller 2. se faire vieux, s'encrouter
germane:
1. rosten
hispane:
1. oxidar se (reflexivo)
hungare:
1. rozsdásodik
nederlande:
1. roesten
ruse:
1. ржаветь, заржаветь
svede:
1. rosta

administraj notoj