sapotac/oj

sapotacoj

BOT Familio de floroplantoj (Sapotaceae), arboj kaj arbedoj enhavantaj laktecan sukon: sapotacoj […] havas laktosukon kaŭĉuksimilan [1]; maduko (Madhuca) estas genro el la familio sapotacoj, kreskante en suda Azio [2]; sapotacoj [kun manĝebla frukto]: granda sapoto, stelpomo aŭ kainito, sapotilo, verda sapoto, kanistelo, ovofrukto aŭ flava soboto, lukumo, miraklobero [3].
beloruse:
сапотавыя (сям’я)
france:
Sapotaceae
germane:
Sapotengewächse, Breiapfelgewächse
hungare:
csillagalmafélék, guttapercsafélék, szapodillafélék
itale:
sapotacee
latinece:
Sapotaceae
nederlande:
sapotafamilie
pole:
sączyńcowate
ruse:
сапотовые (семейство)

administraj notoj