senil/a PIV1

senila  

(malofte)
Kadukega: kadukiĝantaj, suferantaj preskaŭ pro senila demenco [1]; [li] fariĝis maljuna kaj senila meze de siaj diboĉadoj [2]; mi estas maljunul' senila, sen mangestoj viglaj, kaj la dors' pli ĝiba ol antaŭe [3].
1. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
2. Clark Ashton Smith: La Sorĉado de Ulua (The Witchcraft Of Ulua)
3. Penseo N-ro 329, elerno.cn
angle:
decrepit, senile (not necessarily demented)
ĉeĥe:
senilní, stařecký
france:
sénile
germane:
senil
hungare:
szenilis, elaggott
itale:
senile
nederlande:
seniel
pole:
starczy
portugale:
senil
ruse:
сенильный
slovake:
senilný, starecký

senileco  

(malofte)
Kadukegeco: kromedzinoj kaj ĉambristinoj […] abomenis lian patron pro ties senileco kaj obstino [4].
angle:
decrepitude, senility
france:
sénilité
germane:
Senilität
hungare:
szenilitás, aggkori elbutulás
itale:
senilità
nederlande:
seniliteit
pole:
uwiąd starczy
portugale:
senilidade
ruse:
старческий маразм

administraj notoj