sikl/o SPV

siklo Vikipedio

1.  
BIB Antikva okcidentazia pezunuo (6 – 16 gramojn valora) kaj monunuo: la tero valoras kvarcent siklojn [1]; la viro prenis oran ringon, havantan la pezon de duono de siklo, kaj du braceletojn por ŝiaj manoj, havantajn la pezon de dek sikloj da oro [2].
2.  
EKON Ŝekelo: la israela mono estas la (nova) siklo [3].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 23:15
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:22
3. 85-a Universala Kongreso de Esperanto ... 2000, Utilaj informoj pri Israelo...
ĉeĥe:
sekel, šekel
france:
sicle
germane:
Schekel
itale:
siclo
ruse:
сикл
slovake:
šekel

administraj notoj