sil/o

silo

1.
AGR Ŝaktforma stokejo por meti en ĝin grenon, legomojn kaj tiel plu: mia mastro petis de mi ellaboradon de teknik-komerca prezo por konstruo de deponejoj kaj siloj por ŝtata instanco [1]; silo, destinita por „tradiciaj“ cerealoj, estas konstruata [2]; silaĵo (herboj fermentintaj en silo por nutri brutojn); ensiligi (stoki en silo); (figure) retiriĝinta en silojn de reciproka nekompreno (kp ebura turo) [3].
2.
MIL Ŝaktforma deponejo por lanĉpreta armita raketo.
1. Gilbert R. Ledon: Esenco de korupto, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 8a
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Genetike Modifitaj Organismoj kontraŭ la Kamparanoj
3. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Mankas vorto por tio
angle:
 silo
beloruse:
 сіласная яма, сіласная вежа en~igi: сіласаваць.
bulgare:
 силоз
ĉeĥe:
 silo, zásobník en~igi: dát do sila.
france:
 silo en~igi: ensiler.
germane:
 Silo ~aĵo: Silage. en~igi: einlagern in einem Silo.
hispane:
 silo en~igi: ensilar.
hungare:
 siló en~igi: silóz.
katalune:
 sitja en~igi: ensitjar.
nederlande:
 silo
perse:
 سیلو
pole:
 silos en~igi: składować w silosie.
portugale:
 silo
ruse:
 силосная яма, силосная башня en~igi: силосовать.
slovake:
 silo, zásobník en~igi: silážovať.
ukraine:
 силосна яма/вежа

administraj notoj