*silur/o UV
*siluro
Genro
el la familio siluredoj (Silurus);
fiŝo
kun senskvama haŭto, plata kapo kaj larĝa buŝo, kaj kun tre malgranda dorsnaĝilo,
vivanta surfunde de riveroj kaj lagoj:
laŭlonge de la rivero oni elprenis plurmil tunojn da mortintaj fiŝoj (plejparte
ĉinaj karpoj, bramoj, siluroj, sandroj, karpoj)
[1];
iam kredis japanoj, ke tertremojn kaŭzis grandega siluro, ĉar evidentis, ke
antaŭ tertremo multe kaj maltrankvile naĝis siluroj […]
laŭ la profesoro, siluroj miloble pli akute ol aliaj fiŝoj kaptas la frekvencojn
de rompiĝonta terkrusto kaj pro tio reagas al la elektro eligata dum tertremo
[2].
1.
Katalin Smidéliusz: Cinike cianide -- ĉu respondecas
Okcidento?, Monato, 2000/04, p. 15
2. Monato, HORI Yasuo: Siluroj, ĉu superstiĉo aŭ scienco?
3. Nikkolo ĉe Ukraina Vikipedio, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Silurus_glanis_from_the_Dnieper_River.jpg
2. Monato, HORI Yasuo: Siluroj, ĉu superstiĉo aŭ scienco?
3. Nikkolo ĉe Ukraina Vikipedio, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Silurus_glanis_from_the_Dnieper_River.jpg
- beloruse:
- сом
- ĉeĥe:
- sumec
- ĉine:
- 魸 [piàn], 鮎魚 [niányú], 鲇鱼 [niányú]
- france:
- silure
- germane:
- Wels
- hungare:
- harcsa
- japane:
- ヨーロッパナマズ, ナマズ
- latinece:
- Silurus
- nederlande:
- meerval
- perse:
- اسبله
- pole:
- sum
- ruse:
- сом
- slovake:
- sumec
- ukraine:
- сом
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.