sinu/o PIV1

sinuo   Vikipedio

Ĉiu el la kurboj de serpentuma vojo, rivero, onduma streko ks: la vojo el Taĥenbako al Gerton […] turniĝas ĉe la maro per kruta sinuo kaj eliras sur ebenaĵon [1]. VD:meandro, serpentumo, zigzago
1. Aleksandro Grin: La vojo nenien, Parto 2. Ĉapitro 1
beloruse:
выгіб, выгін, зьвіліна, згібіна, лукавіна
ĉeĥe:
klikatina, zatáčka, záhyb
france:
méandre, sinuosité
germane:
Biegung, Krümmung, Windung
hispane:
seno, ondulación
hungare:
kanyar, forduló
katalune:
sinuositat, ondulació
ruse:
изгиб, излучина, извилина
slovake:
krivolakosť, záhyb, zákruta

sinua   Vikipedio

Serpenta: laŭ sinuaj vojoj [2]; li […] troviĝis en mallarĝa kaverno, kiu kiel sinua tubo kondukis tra la rokmasivaĵo [3].
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Maljunulo de la Migranta Monto
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Igramul', la Multulo
beloruse:
зьвілісты, выкручасты, пакручасты
ĉeĥe:
křivolaký
france:
ondoyant, sinueux, tortueux
germane:
geschlängelt, gekrümmt, gewunden, gebogen
hispane:
sinuoso
hungare:
kanyargós, kígyózó
katalune:
sinuós, ondulant
nederlande:
slingerend, kronkelend
ruse:
извилистый, змеистый
slovake:
krivolaký

sinui  

(ntr)
Serpentumi: kreskis ĉirkaŭe fragmitoj, tra kiuj sinuis pado [4]. vasta, iom onda grespejzaĝo, tra kiu sinuis rivero [5]; eĉ kiam ni promenis laŭ la trotuaro, ŝi paŝis sinue por surtreti kiel eble plej multajn [6].
4. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 49a, p. 123a
5. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Kunvojaĝantoj
6. Monato, Geraldo Mattos: http://steloj.de/esperanto/monato2/006918.html
beloruse:
віцца, выгінацца
ĉeĥe:
klikatit se, vlnit se
france:
serpenter, sinuer
germane:
sich winden, sich schlängeln
hungare:
kanyarog, kígyózik
katalune:
serpentejar
ruse:
виться, извиваться, петлять, змеиться
slovake:
kľukatiť sa, vlniť sa

administraj notoj