*serpent/o
*serpento
↝ 
- 1. ↝
Iu el serpentoj, senpieda rampulo kun tre longa cilindroforma korpo tegita de skvamoj: (figure) vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la dentonPrV (ne kompatu malbonulon); turniĝadi kiel serpento PrV ; (figure) dorloti serpenton (perfidulon) sur sia brusto PrV ; ĝi mordas kiel serpento kaj pikas kiel vipuro [1]; maraj serpentoj (serpentformaj marbestoj) [2]; ŝi surpaŝis per piedo sur la serpenton, ― la serpento eksiblis kaj forrampis FK ; (figure) la relvojo zigzagis kiel nigra serpento tra la intermontaĵo [3].
boao, kolubro, vipuro
- 2.
La tentanta demono: la virino diris: la serpento tromplogis min, kaj mi manĝis (la pomon) [4]; (figure) la rampaĵoj de tentoj kaj la serpentoj de pasioj Marta .
- 3.
- (figure) Iu a io, venenige aŭ damaĝe efikanta, precipe per insidaj vortoj, sur la homan animon: tiuj ĉi vortoj estis serpentoj, kiuj volvekovris Martan de la kapo ĝis la piedoj kaj enpuŝis siajn pikilojn en ĉiujn punktojn de ŝia korpo Marta ; ho, nobla mia filo: la serpento, de kies mordo mortis via patro, nun portas lian kronon Hamlet ; Stella, vi estis do la serpento en mia edzeca paradizo […] kiu elpensis […] malhonoran historion pri mi […] FK .
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:32
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. Monato, Julian Modest: La iluziisto
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:13
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. Monato, Julian Modest: La iluziisto
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:13
- angle:
- serpent, snake
- beloruse:
- 1. зьмяя 2. зьмей
- ĉeĥe:
- basový cink, serpent
- france:
- serpent
- germane:
- 1. Schlange
- hispane:
- serpiente
- hungare:
- kígyó
- indonezie:
- ular
- itale:
- serpente
- katalune:
- serp
- nederlande:
- serpent 1. slang
- ruse:
- 1. змея 2. змей
- slovake:
- serpent
- svede:
- 1. orm
- tibete:
- 1. སྦྲུལ་
- turke:
- 1. yılan
Serpento [5]
(Ser)
↝ 
Ekvatora Stelfiguro (Serpens): unu el la du sistemoj orbitas ĉirkaŭ stelo, similgranda kiel nia Suno, 123 lumjarojn malproksime de ni, en la konstelacio Serpento [6].
Hidro
- angle:
- Serpens
- france:
- Serpent (constellation)
- germane:
- Schlange (Sternbild)
- itale:
- Serpente (costellazione)
- katalune:
- el Serpent (constel·lació)
- latinece:
- Serpens
serpenta ↝
- 1.
- Rilata al serpento; havanta tipan econ de serpento: serpentaj kaj lacertaj haŭtoj [7]; (figure) la dioj verŝis sur vin ĉiujn favorojn: ili donis al vi serpentan prudenton kaj okulojn de vulturo [8]; ĝia gusto enhavas la maldolĉecon de la veneno serpenta FK ; la unua monato de la Serpenta Jaro en Pekino [9].
- 2. ↝
-
Serpentoforma, ondolinia, tordiĝa,
sinua:
ili padelis senbrue la longan kaj mallarĝan kanoton tra
serpentaj fluejoj
[10];
malgranda urbo aperis malproksime kun sia ponto, sia preĝejo
kaj serpenta rivereto
[11];
serpenta vico antaŭ la kaso
[12];
desegnekovritaj de nigraj linioj, punktoj, serpentaĵoj
Marta
.
serpentumi
7.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
9. Monato, Alice Liu: Tra densa mallumo ...
10. Sten Bergman, trad. Birger Gerdman: Tra sovaĝa Kamĉatko
11. Charles Dickens, trad. Martyn Westcott: Kristnaska kanto, Dua strofo: La unua el la tri fantomoj
12. Monato, Stefan Maul: Aŭtomat-homo
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
9. Monato, Alice Liu: Tra densa mallumo ...
10. Sten Bergman, trad. Birger Gerdman: Tra sovaĝa Kamĉatko
11. Charles Dickens, trad. Martyn Westcott: Kristnaska kanto, Dua strofo: La unua el la tri fantomoj
12. Monato, Stefan Maul: Aŭtomat-homo
- angle:
- 2. serpentine, snaky, sinuous, twisty
- beloruse:
- 2. зьмеепадобны
- ĉeĥe:
- jako had (adj.)
- france:
- 2. ondoyant, sinueux, tortueux
- germane:
- 1. schlangengleich 2. schlangenförmig
- hungare:
- 2. kígyózó, kanyargó
- itale:
- 2. sinuoso, tortuoso
- katalune:
- 2. sinuós, serpentí
- nederlande:
- 2. slingerend, kronkelend
- ruse:
- 2. змеистый
- slovake:
- ako had
serpenti ↝
(ntr)
- (figure) Serpentumi: mi kuregis supren laŭ la serpentanta ŝtuparo [13]; la provinca vojo de la valo, suprenkondukanta al Fontamara, kiu serpentas sur la dorso de la monteto, estis dezerta [14]; ĉar ni ne bone konis la terenon, ni iris per la plej longa vojo, kiu konsistis el mallarĝaj serpentantaj ŝoseetoj [15].
13.
Edgar Rice Borroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, ĉapitro 5a
14. Ignazio Silone, trad. A. Angelo: Fontamara, ĉapitro 5a
15. Monato, Garvan Makaj: Nova ekologia vilaĝo
14. Ignazio Silone, trad. A. Angelo: Fontamara, ĉapitro 5a
15. Monato, Garvan Makaj: Nova ekologia vilaĝo
- angle:
- meander, twist
- beloruse:
- зьмяіцца
- ĉeĥe:
- plazit se, vinout se (jako had)
- france:
- serpenter, sinuer
- germane:
- schlängeln
- hispane:
- serpentear
- hungare:
- kígyózik, kanyarog
- itale:
- serpeggiare
- katalune:
- serpentejar
- nederlande:
- slingeren, kronkelen
- ruse:
- змеиться
- slovake:
- plaziť sa, vinúť sa (ako had)
serpentoj
↝ 
Subordo de skvamuloj (Serpentes): Pitono (Python) estas genro de grandaj, senvenenaj serpentoj, kun rudimentaj membroj [16]; laŭlitere tetrapodoj signifas „kvarpiedulojn“, ne ĉiuj anoj de ĉi tiu klado havas efektive kvar piedojn, ekzemple, serpentoj havas neniujn kaj birdoj havas nur du [17]; Komodo-varanoj […] povas atingi longecon de pli ol 3 metroj [… sed] ekzistas reptilioj multe pli grandaj ol ili, nome kelkaj specioj de krokodiloj (por ne paroli pri kelkaj specioj de serpentoj) [18].
16.
Vikipedio, Pitono
17. Vikipedio, Tetrapodoj
18. Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno: La "drakoj" de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo
17. Vikipedio, Tetrapodoj
18. Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno: La "drakoj" de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo
- angle:
- serpents
- france:
- serpents
- germane:
- Schlangen (Unterordnung)
- hungare:
- kígyók
- katalune:
- serps, serpents
- latinece:
- Serpentes
- nederlande:
- slangen
- ruse:
- змеи (подотряд)
Serpentisto
[19]EBV
(Oph)
↝ 
Ekvatora Stelfiguro (Ophiuchus): M9 estas globa stelamaso en konstelacio Serpentisto [20].
- angle:
- Ophiuchus
- france:
- Ophiuchus, Serpentaire
- germane:
- Schlangenträger
- hispane:
- Ofiuco
- itale:
- Ofiuco (costellazione), Serpentario (costellazione)
- katalune:
- el Serpentari
- latinece:
- Ophiuchus
- portugale:
- Ofiuco, Serpentário
serpentumi ↝
(ntr)
- Iri torde kaj ondolinie kiel serpento; serpenti; tordiĝi, zigzagi. rivero, kiu serpentumis ĉirkaŭ arbaro preter multe da kasteloj [21]; serpentumantaj riveretoj[22]; de la altaĵeto de la preĝejo milde serpentumetas neasfaltitaj vojetoj almaren [23]; la vizitanto zigzagas aŭ serpentumas en labirinto [24]; neniu sono bruos kaj neniu vizaĝo serpentumos tra la stratoj [25]; (figure) ĉiam la homo kapablos lingve serpentumi [26]; en Esperanto povas redoni la serpentumaĵojn kaj fajnaĵojn de multaj naciaj lingvoj [27]; li verke serpentumas inter la Duakanonaj Libroj kaj eseo pri kristanismo kaj aliaj religioj [28].
21.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
23. Monato, Saliko: Tammisaari, urbeto ĉe Balta Maro
24. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako
25. Monato, Carlo Minnaja: Resume de l' mio
26. Monato, Petro Desmet': La unua Zamenhof-monumento de la 21a jarcento: dika Pomego!
27. Monato, Petro Desmet': La unua Zamenhof-monumento de la 21a jarcento: dika Pomego!
28. Monato, Carlo Minnaja: Nuntempo en antikva vesto
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
23. Monato, Saliko: Tammisaari, urbeto ĉe Balta Maro
24. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako
25. Monato, Carlo Minnaja: Resume de l' mio
26. Monato, Petro Desmet': La unua Zamenhof-monumento de la 21a jarcento: dika Pomego!
27. Monato, Petro Desmet': La unua Zamenhof-monumento de la 21a jarcento: dika Pomego!
28. Monato, Carlo Minnaja: Nuntempo en antikva vesto
- angle:
- meander, twist
- beloruse:
- зьмяіцца
- ĉeĥe:
- plazit se, vinout se (jako had)
- france:
- serpenter, sinuer
- germane:
- schlängeln, mäandern
- hungare:
- kígyózik, kanyarog
- itale:
- serpeggiare
- katalune:
- serpentejar
- nederlande:
- slingeren, kronkelen
- ruse:
- змеиться
- slovake:
- plaziť sa, vinúť sa (ako had)
serpentumo ↝
- ĉeĥe:
- serpentina
- france:
- sinuosité
- germane:
- Schlangenlinie, Mäander
- slovake:
- serpentína (o ceste)
*sonserpento [31]
↝ 
Krotalo, genro de amerikaj venenaj serpentoj (Crotalus), kun moveblaj kornaj ringoj ĉe la vosto, kaŭzante siblan sonon per ĝia vibrigado: [ĉe la] Muta sonserpento […] simile al la sonserpentoj vibras la vostofino ĉe ekscitiĝo [32].
31.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala
Vortaro, son'serpent'
32. Vikipedio, Muta sonserpento
32. Vikipedio, Muta sonserpento
- angle:
- rattlesnake
- france:
- crotale, serpent à sonette
- germane:
- Klapperschlange
- latinece:
- Crotalus
- nederlande:
- ratelslang