skafandr/o SPV

skafandro

MARAVI Hermetika vesto, regule provizata per freŝa aero, kaj plej ofte garnita per vitra kaj metala kapujo, per kiu oni povas iri kaj labori subakve, en kosmo, sur granda alto (en maldensa aero) ktp.: la prezidanto de Maldivoj […] portante skafandron, kunvenis kun sia kabineto kvin metrojn sub la maro, por atentigi pri la problemo [1]; tre maldensa estas la atmosfero je granda alteco, multaj antaŭaj provoj finiĝis tragike pro la malhermetikigo de la paraŝutista skafandro [2]. VD:harniso, kiraso1.a
1. Monato, Navin Lal Shrestha/pg: Insulo malaperinta, 2010
2. Monato, Evgeni Georgiev: Salto el stratosfero, 2013
angle:
diving suit (subakve), space suit (en kosmo)
beloruse:
скафандар
ĉeĥe:
skafandr
france:
scaphandre
germane:
Taucheranzug (subakve), Raumanzug (en kosmo)
hungare:
szkafander, búvárruha (subakve), űrruha (en kosmo)
itale:
scafandro, tuta spaziale
katalune:
escafandre (d'immersió, espacial)
nederlande:
skafander, duikerpak, ruimtepak
pole:
skafander
ruse:
скафандр
slovake:
potápačský oblek

skafandristo

Homo profesie uzanta skafandron por labori en senaera aŭ san-danĝera medio: iom da kulturhistoriaj objektoj […] elmarigis kelkfoje tute hazarde […] skafandristoj [3]; tiu ladopeceto […] devas aparteni al skafandrista ekipaĵo MortulŜip ; li sentis sin kiel skafandristo, kiu serĉas sur la marfundo sinkintan ŝipon [4]. VD:plonĝisto, subakvisto
3. Marinko Givoje: Interesa arkeologio, p. 52a-53a
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
ĉeĥe:
kosmonaut, potápěč
france:
scaphandrier
germane:
Tiefseetaucher, Sporttaucher
itale:
palombaro, sub da alta profondità
katalune:
escafandrista
slovake:
potápač (z povolania)

administraj notoj