skirp/o PIV1

skirpo

BOT
Genro el familio ciperacoj (Scirpus), kies specioj preferas malsekan grundon; ordinare kun trieĝaj tigoj kaj longaj mallarĝaj folioj en tri vicoj, brunaj spiketoj el malgrandaj, ne okulfrapaj floroj: se la strando ne estas sabla, oni falĉas kaj elradikigas skirpojn kaj fragmitojn, forlevas ŝtonojn de la fundo kaj eble alportigas sablon [1]; la nesto [de makulanaso] estas konstru[a]ta surgrunde inter vegetaĵaro, kiaj skirpoj [2]. VD:junko, fragmito

skirpo (Scirpus sylvaticus) ĉe Dreieich-Götzenhain, Germanujo
CC BY 4.0  [3]
angle:
scirpus
beloruse:
міліца, сітняк
france:
scirpus
germane:
Simse
latinece:
Scirpus
pole:
sitowie leśne
ruse:
камыш
ukraine:
комиш

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.