solfeĝ/o PIV1

solfeĝo  

MUZ Baza parto de muzikinstruo, uzata de la mezepoko, kiu koncernas la rekonon de tonoj, ilian sonigon, ilian skribmanieron; la metodo uzas silabojn (do, re, mi, fa, sol, la, si) por nomi tonojn: ĉe muziklernejo […] mi havis kursojn pri piano, violono, solfeĝo kaj harmonio [1]; Solresol, la universala muzika lingvo de Jean François Sudre, bazita sur la sep tonoj de la solfeĝo, malofte ricevis la atenton aŭ la respekton, kiun ĝi meritas [2].
1. Petro: Ni ne faru anĝelojn el la homoj, en: Vivprotokoloj, 2009
2. Monato, Ed Robertson: Ĉu vi parolas solresole?
france:
solfège
germane:
Solfeggio
hispane:
solfeo

administraj notoj