spark/o
sparko
Elektra fajrero:
tiu praa fulmo, kies sparko antaŭ milionoj da jarcentoj sur la Tero unuafoje
ligis simplajn karbonajn kombinaĵojn en pli komplikajn molekulojn
[1];
elektra sparko trakuris el mia brako en ŝian brakon
[2];
oni povis produkti radioondojn per sparkomalŝargiĝo, tio ne estis konvena por
radiofonio, sed Morsa aparato povis sendi la signojn per sparko en foran
distancon
[3];
(figure)
neniam antaŭe li vidis tiajn okulojn […] en ili ludis diverskoloraj
briloj, similaj al etaj sparkoj
[4];
(figure)
el unu okulo […] en la alian, kiam li eksilentis, transflugis akra
sparko de plezuro
[5];
(figure)
tiom longe kiom ekzistas, en ilia menso, la plej eta sparko da espero
[…] nenia loga promeso igos ilin rezigni je tiu espero
[6].
1.
Ivan Efremov, trad. Jurij Finkel: La nebulozo de
Andromedo
2. esperanto.org
3. Vikipedio, Telegrafo
4. Monato, Julian Modest: Mi luigas miajn okulojn
5. Aleksandro Grin, trad. Jurij Finkel: Kuranta sur ondoj
6. Albin Michel, trad. Dominique Vidal: La palestinanoj sieĝataj
2. esperanto.org
3. Vikipedio, Telegrafo
4. Monato, Julian Modest: Mi luigas miajn okulojn
5. Aleksandro Grin, trad. Jurij Finkel: Kuranta sur ondoj
6. Albin Michel, trad. Dominique Vidal: La palestinanoj sieĝataj
- beloruse:
- іскра (электрычная)
- ĉeĥe:
- elektrická jiskra
- ĉine:
- 火光 [huǒguāng], 火花 [huǒhuā]
- france:
- arc électrique
- germane:
- Funke
- hungare:
- szikra (elektromos)
- japane:
- スパーク, 電気火花 [でんきひばな]
- nederlande:
- vonk
- pole:
- iskra elektryczna
- ruse:
- искра (электрическая), искровой разряд
- slovake:
- iskra elektrická
- ukraine:
- іскра
sparkilo

Tiu organo de eksplodmotoro kun elektra eksplodigilo, kiu
produktas interne de la cilindro la sparkon, eksplodigantan la
gasmiksaĵon:
la miksaĵo estas enigata en cilindron, premata, kaj poste ekbruligata helpe de
sparko, aperanta inter elektrodoj de sparkilo
[7];
mi devis halti, ĉar mia veturilo postulis purigon de la sparkilo
[8].
- beloruse:
- сьвечка (запальная)
- ĉeĥe:
- svíčka motoru
- ĉine:
- 火咀 [huǒjǔ], 火嘴 [huǒzuǐ], 火星塞 [huǒxīngsāi]
- france:
- bougie (d'allumage)
- germane:
- Zündkerze
- japane:
- 点火プラグ [てんかプラグ], 点火装置 [てんかそうち]
- pole:
- świeca zapłonowa, iskrownik
- slovake:
- sviečka motora
- ukraine:
- розрядник, запальна свічка
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.