staĝ/o PIV1

staĝo

1.
PED Lernoservo de metilernanto kc.
2.
PED Kurso intensa kaj relative mallonga – de plurtaga ĝis maksimume plurmonata: mi respondecas pri Esperanto-somerlernejoj kaj aliaj staĝoj [1]; ŝi gvidis ĝuste samsemajne staĝon pri merkatologia tipo- aŭ topografio [2]; la parko kaj ties skipo proponas ekologiajn staĝojn kaj naturmedian esploradon, organizatajn tutjare [3]; multaj studentoj venas al ni por fari staĝojn, multaj por prilabori siajn doktorigajn disertaciojn, Muzeo Omero […] estas senbarila muzeo por ĉiuj [4]. VD:seminario2, trejnado
1. -: Paul Gubbins, Monato, jaro 2002a, numero 11a, p. 6a
2. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 1
3. Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras, 2013
4. Monato, Aldo Grassini: Arto videbla ankaŭ por blinduloj, 2006
angle:
1. apprenticeship, internship, traineeship 2. short training course
beloruse:
стажыроўка, курсы падвышэньня кваліфікацыі, практычнае навучаньне, практыка (вытворчая)
ĉine:
实习 [shíxí], 實習 [shíxí], 速成班 [sùchéngbān]
france:
apprentissage (stage), cours intensif, stage
germane:
1. Praktikum, Lehre (Berufsausbildung), Ausbildung 2. Lehrgang, Intensivkurs
hispane:
1. pasantía
japane:
研修期間 [けんしゅうきかん]
pole:
1. staż
ruse:
стажировка, курсы повышения квалификации, производственная практика
ukraine:
стажування

staĝi

1.
PED Praktike lerni ĉe metiulo en efektivaj laborkondiĉoj: Josephine Overeem […] staĝis en Nov-Meksiko pri la konstruado de terŝipo [5]; [dum] mia preskaŭ sessemajna foresto […] mi staĝis en bulgaria Vraco ĉe Kooperativo de Literatura Foiro [6].
2.
PED Lerni en mallonga, intensa kurso: okazos staĝoj en la E-kastelo Grésillon: oni staĝos en la kastelo, sed loĝos ekster ĝi [7].
5. Monato, Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo, 2004
6. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
7. La Ondo de Esperanto, 1999, No 6 (56)
beloruse:
стажыравацца, праходзіць практыку (вытворчую), падвышаць кваліфікацыю (на курсах)
ĉine:
見習 [jiànxí], 见习 [jiànxí], 进行实习 [jìnxíngshíxí], 進行實習 [jìnxíngshíxí]
france:
faire un stage
germane:
1. eine Lehre machen, ein Praktikum machen
ruse:
стажироваться, проходить стажировку 1. проходить производственную практику
ukraine:
стажуватися

administraj notoj