steg/o PIV1

stego  

TEK Rigida transversaĵo, kiu tenas en konstanta pozicio du disajn partojn de tuto: inter la bastonoj la negroj aranĝis duopajn transversajn stegojn [1]. VD:transverso
1. I. Efremov, trad. J. Finkel: La Granda Arko, 2006
ĉeĥe:
kleština, rozpěrka, vzpěra, výztuha
france:
traverse
itale:
traversa (sost.), sbarra trasversale
slovake:
vzpera, výstuha

stegi

(tr)
Provizi per stegoj: la plej granda barelo havas enhavon de 19 100 litroj kaj ĝi estas stegita [2].
2. Vikipedio, artikolo „Ĉefepiskopaj Vinkeloj en Kroměříž“, 2006-04-24
ĉeĥe:
vyztužit
slovake:
vystužiť

administraj notoj