stop PVEF

stop

(ekkrio)
Haltsignalo: Baniko ricevas jenan telegramon: „Marika naskis ĝemelojn stop la mia mortis stop Kruko“ [1]; rajdu sur ĉevalo, rajdu en galop’, ⫽ rajdu, rajdu, rajdu, ⫽ rajdu, rajdu – stop [2]!
angle:
stop
beloruse:
стоп!, стой!
ĉine:
全机停车 [quánjītíngchē], 全機停車 [quánjītíngchē]
france:
stop
germane:
Stopp
indonezie:
stop
pole:
stop!

stopi

(malofte) (tr)
Haltigi (precipe laborantan aparaton): ŝtupareton tenu preta! maŝinojn stopu! [3].
3. M. Twain, trad. D. kaj H.-G. Kaiser: La aventuroj de Tom Sawyer, [2023?]
france:
stopper

stopiĝi

(malofte) (ntr)
Halti, ekmalfunkcii (precipe pri aparato): tre dense neĝis, la tramo stopiĝis [4].
4. F. Molnár, trad. J. Horvath: Joĉjo kaj aliaj komedietoj, 2025
france:
s'arrêter

administraj notoj