2strategi/o

strategio   Vikipedio

1.  
MIL Arto prepari planon de milito kaj plej bone kombini la movojn de armeo por konduki ĝin al renkonto kun la malamiko: la planantoj de la milita strategio uzis jam ofte elprovitan metodon: unue ili sendis al tiu regiono el Serbio la plej sovaĝajn speciale organizitajn unuojn de ekstremistoj […] [1]. PRT:taktiko, operaco, manovro
2.
(figure) Arto lerte kombini rimedojn por trafi iun celon: ekonomia strategio [2]; celo de kresko-strategio estas antaŭ ĉio krei laboreblecojn, sed samgrave estas altiri pliajn investantojn [3]; Microsoft nun profitas de la cirkonstancoj por prepari ŝanĝon de sia strategio [4]; tamen ĉiu nova informo povas influi preventan aŭ resanigan strategion [5]; Teodoro uzas ŝercan strategion kun la snoboj, kies elcentaĵo da germanaj vortoj en unu frazo tro altas [6].
1. Monato, Paul Gubbins: Reago: Nekredeblaj malveroj
2. Monato, Evgeni Georgiev: Anseroj kaj azeno
3. Monato, Roland Rotsaert: Mondaj Financoj: Post la kunsido de financistoj en Prago
4. Monato, Roland Rotsaert: Programaro
5. Stevens Norvell: Ĉu ankaŭ genoj responsas pri melanomo?, Monato, jaro 1997a, numero 7a, p. 14a
6. Monato, Thierry Salomon: La mondolingvo, 2003
angle:
strategy
beloruse:
стратэгія
bulgare:
стратегия
ĉeĥe:
strategie
france:
stratégie
germane:
Strategie
hispane:
estrategia
hungare:
hadászat, stratégia
itale:
strategia
nederlande:
strategie
pole:
strategia
portugale:
estratégia
ruse:
стратегия
slovake:
stratégia

strategiisto Vikipedio

1.
MIL Fakulo pri strategio: pri tiu tekniko la jugoslavaj militstrategiistoj estis ege kapablaj [7]; la strategiistoj de NATO malĝuste antaŭvidis la trapason de la operacoj[8].
2.
(figure) ĉiu firmao laŭ la propraj strategiistoj rapide lernas de la konkurenco [9].
7. Monato, Paul Gubbins: Reago: Nekredeblaj malveroj
8. Jiři Patera: Fatala fiasko, Monato, jaro 1999a, numero 7a, p. 4a
9. Monato, Franz-Georg Rössler: Dumvivaj rabatoj, 2012
angle:
strategist
beloruse:
стратэг
bulgare:
стратег
ĉeĥe:
strategos, stratég
france:
stratège
germane:
Stratege
hungare:
stratéga
itale:
stratega
pole:
strateg
ruse:
стратег
slovake:
stratég

administraj notoj