*stup/o

*stupo

Implikaj krispaj fadenoj restantaj el ŝpinita kanabo aŭ lino kaj uzataj por ŝtopi1, kalfatri: la fortulo fariĝos kiel stupo, kaj lia laboro kiel fajrero, kaj ambaŭ brulos, kaj neniu estingos [1]; li disŝiris la ŝnurojn, kiel oni disŝiras fadenon el stupo, kiam fajro ĝin bruldifektis [2]; (figure) embarasata kiel kokido en stupo; stupo, peĉo kaj gudro por kalfatrado [3].
angle:
tow (fiber), oakum
beloruse:
пакульле, кудзеля
ĉeĥe:
cucek, koudel
ĉine:
麻絮 [máxù]
germane:
Werg
hispane:
estopa
hungare:
csepű, kóc
japane:
麻くず [あさくず]
nederlande:
werk (uitgeplozen touw)
pole:
pakuły {pl.}
ruse:
пакля, кудель
slovake:
kúdeľ (výčesky)
ukraine:
клоччя, куделя

administraj notoj