*sulfur/o

*sulfuro (S)

KEM
Ĥemia elemento kun atomnumero 16, atompezo 32,064; flava, solida, senodora, facile fandebla kaj brulema metaloido, kiun oni trovas en la vulkanaj elsputaĵoj aŭ ekstraktas el metalaj kombinaĵoj: la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la ĉielo [1]; blua, kiel flamo de sulfuro [2]; li sonĝis pri arbaraj incendioj, brulŝtiparoj kaj la kaŭstika odoro de sulfuro [3]; li trovis malgrandan lageton kun varma akvo, kiu eligis fortan sulfurodoron [4]; la temperaturo de infero estas je la bolgradpunkto de sulfuro, nome je 445 celsiaj gradoj [5].
angle:
sulfur
beloruse:
сера
bretone:
soufr, sulfur
bulgare:
сяра
ĉeĥe:
S, síra
ĉine:
硫磺 [liúhuáng], 磺 [huáng], 硫 [liú]
france:
soufre
germane:
Schwefel
hispane:
azufre
hungare:
kén
indonezie:
belerang, sulfur
itale:
zolfo
japane:
硫黄 [いおう]
katalune:
sofre
latinece:
Sulphur
nederlande:
zwavel
pole:
siarka
portugale:
enxofre
ruse:
сера
slovake:
S, síra
svede:
svavel
ukraine:
сульфур (хімічний елемент), сірка (проста речовина)

administraj notoj