*ŝerc/i

*ŝerci

(ntr)
Diri aŭ fari ion neserioze, humure, celante amuzi kaj ridigi: ŝercu nur, vi pentos iam vian konduton! [1]; malsaĝuloj ŝercas pri siaj kulpoj [2]; mi supozas, ke vi ne diris tion serioze, mi scias, ke vi amas ŝerci Marta ; li flue parolis ruslingve, ĉiam ŝercis kaj multe ridis [3].
angle:
joke
beloruse:
шуткаваць, жартаваць
bulgare:
шегувам се
ĉine:
开玩笑 [kāiwánxiào], 開玩笑 [kāiwánxiào], 諢 [hùn], 诨 [hùn], 說著玩 [shuōzhewán], 说着玩 [shuōzhewán], 逗哈哈 [dòuhāhā]
france:
plaisanter
germane:
scherzen
hebree:
להתבדח, להתלוצץ \לצץ\
hispane:
bromear
hungare:
tréfál
itale:
scherzare
japane:
冗談を言う [じょうだんをいう], おどける, からかう
katalune:
fer broma, bromejar
nederlande:
grappig zijn, schertsen
pole:
żartować
portugale:
gracejar, brincar, caçoar
ruse:
шутить
svede:
skämta
ukraine:
жартувати, сміятися, насміхатися

ŝerce

Intence ridigante: ŝerce dirite, cele pensite PrV ; hodiaŭ estas naskiĝtago de papĉjo! ŝi diris ŝerce, tial la malgranda kampa birdo volas gratuli [4]; Ferenc Szilágyi debutis kiel novelisto per […] ŝerce modernigitaj fabeloj en „Trans la fabeloceano“.
beloruse:
нарокам, шуткуючы, жартуючы
bulgare:
шеговито
ĉine:
嘻嘻哈哈 [xīxihāhā], 有說有笑 [yǒushuōyǒuxiào], 有说有笑 [yǒushuōyǒuxiào]
france:
plaisamment, par plaisanterie
germane:
scherzhaft, scherzend
hispane:
de broma, de risa
itale:
scherzosamente, per scherzo
japane:
冗談に [じょうだんに], ふざけて, からかって
katalune:
de broma, per riure
pole:
żartem, dowcipnie, śmiesznie
ruse:
в шутку
ukraine:
жартома

ŝerco

Intenca malserioza diro aŭ faro: la kato, kiu ne amis ŝercojn, saltis sur lian vizaĝon, kraĉis kaj gratis [5]; la morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas (vivon ne risku senbezone) PrV ; ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco PrV ; karnavalaj ŝercoj [6]; miksinte ŝercon kun seriozaĵo [7]; maldecaj ŝercoj [8]; ridado kaj aplaŭdoj salutis lian ŝercon [9].
beloruse:
жарт
bulgare:
шега
ĉine:
戏言 [xìyán], 戲言 [xìyán], 玩笑 [wánxiào], 笑話 [xiàohuà], 笑话 [xiàohuà]
france:
plaisanterie
germane:
Scherz, Witz
hispane:
broma
itale:
scherzo, battura (di spirito), burla
japane:
冗談 [じょうだん], おどけ
katalune:
broma, facècia
pole:
kawał, igraszka, żart, dowcip
ruse:
шутка
tibete:
བསྟན་ཤིག་སློང་

ŝercema

Kiu volonte ridigas, kiu ne longe restas tute serioza: ŝi rimarkis sur lia vizaĝo amikan kaj iom ŝerceman rideton IK ; ĉirkaŭ la buŝo […] ludis svarmo da ridetoj, jen plaĉivolaj, jen petolaj, jen ŝercemaj Marta ; li estis ŝercemulo, li estis aranĝisto de komedioj, maskobaloj kaj ĉiaj elpenseblaj amuziĝoj [10]; dank' al ŝercemul', / super pord' de l' enirejo / oni legis sur tabul' / la konkludon: Neĉesejo [11].
beloruse:
жартаўлівы
france:
blagueur (adj.), plaisantin (adj.)
germane:
lustig (gern schertzend)
hispane:
bromista
itale:
scherzoso
japane:
冗談好きの [じょうだんすきの], ひょうきんな
katalune:
plaga, bromista
pole:
dowcipny, żartobliwy, figlarny, jowialny
ruse:
шутливый (о человеке), склонный к шуткам
ukraine:
жартівливий

duonŝerce

Kun frivola tono kaŝanta seriozan intencon: li venis al mi kaj diris, duonŝerce duonserioze „ŝi cedis nun“ [12]; en la hodiaŭa germana lingvo estas uzataj tiel multaj anglaj vortoj kaj anglismoj, ke oni nur duonŝerce parolas pri la „germangla[13].
12. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
13. Monato, Jomo Ipfelkofer: Lingva konfuzo kaj Konfuceo
beloruse:
паўжартам
ĉine:
半开玩笑地 [bànkāiwánxiàode], 半開玩笑地 [bànkāiwánxiàode]
france:
plaisantant à demi
germane:
halb scherzend
hispane:
medio en broma
itale:
semiserio (agg. in ita, avv. in Esp.)
katalune:
mig de broma
pole:
pół żartem
ruse:
полушутя

fiŝerco

Triviala aŭ iel ŝoka malseriozaĵo: poeto de vortludoj, fiŝercoj, komentoj pri homaj absurdaĵoj [14].
14. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Esperanta poezio: mirakla rikolto
beloruse:
дрэнны жарт
ĉine:
恶作剧 [èzuòjù], 惡作劇 [èzuòjù]
france:
mauvaise plaisanterie
germane:
schlechter Scherz, böser Scherz
hispane:
broma de mal gusto
itale:
grossolanità
katalune:
broma de mal gust
pole:
brzydki żart, głupi dowcip
ruse:
плохая шутка

forŝerci

(tr)
Bagateligi, forgesigi (ekzemple embarasan temon) per ŝerco: nun vi volas forŝerci la demandon [15].
15. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
аджартавацца, адкпіцца
france:
tourner en plaisanterie
germane:
weglachen, wegscherzen
pole:
wyśmiać, obrócić w żart

senŝerce

Tute serioze: senŝerce... mi povas freneziĝi de amo [16]; tute senŝerce dirite [17].
beloruse:
бяз жартаў, сур’ёзна
ĉine:
正經地 [zhèngjīngde], 正经地 [zhèngjīngde], 郑重地 [zhèngzhòngde], 鄭重地 [zhèngzhòngde]
france:
plaisanterie mise à part, le plus sérieusement du monde
germane:
im Ernst
hispane:
en serio, sin bromas
itale:
seriamente, senza scherzare
japane:
冗談抜きで [じょうだんぬきで], きまじめに
katalune:
bromes a part
pole:
serio, bez żartów, bez poczucia humoru
ruse:
без шуток, не шутя, нешуточно
ukraine:
без жартів, серйозно

aprila ŝerco

En kelkaj landoj ŝerco, ofte mistifiko, direktita al konatoj aŭ nekonatoj, kiun oni tradicie faras en la unua tago de la monato aprilo: tiamaniere efikis al ni la iom malbongusta aprila ŝerco de Lori [18].
18. B. von Suttner, trad. A. Caumont kaj F. Luin: For la batalilojn!, 1914, 2001
beloruse:
першакрасавіцкі жарт
ĉine:
愚人節 [yúrénjié], 愚人节 [yúrénjié]
france:
poisson d'avril
pole:
prima aprilis

administraj notoj

fi~o: Mankas dua fontindiko.
for~i: Mankas dua fontindiko.
aprila ~o: Mankas dua fontindiko.