ŝrot/o PIV1
ŝroto
- 1.
Tuto de metalaj eretoj uzataj kiel pafaĵo, pli subtila ol mitrajlo: en manon preni volus neniu sinjoro / pafilon, kiun ŝroto igis sen honoro [1]; atinginte la pafejon, Alice eniĝas la vicon kaj sub aprobaj ekkrioj de la ĉeestantoj trabatas per ŝrotero ĉapon de blankgvardiano Metrop .
- 2.
Malfajne muelita greno: el cerealoj, kutime hordeo, oni preparis malton, ĝi estas ŝrotita [2]; muelŝtonoj estas nun uzataj ĉefe kiel agrikulturaj ŝrotiloj, kiuj ŝrotas agroproduktojn uzataj kiel furaĝo [3].
grio
- beloruse:
- 2. шрот
- france:
- 1. grenaille de plomb
- germane:
- Schrot
- hungare:
- 1. sörét
- ruse:
- 2. шрот
- ukraine:
- дріб, шріт, дерть