ŝva/o

ŝvao

LIN
1.  
FON Vokalo meze alta kaj meze profunda, kies IFA-signo estas /ə/; en multaj lingvoj ĝi funkcias kiel parolsono „neŭtrala“ (la rezulto de neŭtraligo2): iuj legantoj ne konservas ĉiujn ellaseblajn ŝvaojn [1]; ŝvao estas la plej ofta sono en la angla lingvo.
2.
TIP La nomo de litero „ə“ kiu signas ŝvaon1 en kelkaj alfabetoj (ekz-e IFA, la azera).
3.
TIP Sublinia dupunkto, uzata en la hebrea skribo por indiki kadukan /e/ (t.e. la vokalon /e/ aŭ nenion)/
Rim.: Kvankam la terminoj ŝvao1 kaj ŝvao2 devenas de la hebrea nomo de ŝvao3, tamen nek nun, nek iam antaŭe ŝvao3 sonis aŭ aspektis simile. [Sergio Pokrovskij]
1. Marc Bavant: Silabo kaj silabado, Lingva kritiko
angle:
schwa
france:
schwa
germane:
Schwa
ruse:
шва

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.