teĥnokrat/o, teknokrat/o PIV1

teĥnokrato, teknokrato

POL Homo, kiu regas aŭ administras fidante fakulojn, teĥnokratisme: kiel multaj aliaj aferoj de sana prudento, ĝi perdigis ĉe la modernaj teĥnokratoj [1]; la eŭropa Unio nuntempe estas regata de teknokratoj [2]; kiam tradukistoj diris al altranga teknokrato ke centoj, eble miloj, da teknikaj tradukistoj perdos sian laboron, tiu ĉi duonkonfesis ke li ne konsciis pri tio antaŭ tiu momento [3]; la diablo forportu la teknokratojn [4].
1. Roland: Falantaj konstruaĵoj..., komentoj, raporto.info, 2006-01-29
2. D. Weidmann: Eŭropa Unio provas ĉantaĝi Svislandon, Komentoj, 1996-03-12
3. Monato, Marko Naoki Lins: Patentoj, 2003
4. P. Levy: La diablo..., soc.culture.esperanto, 2002-03-30
beloruse:
 тэхнакрат
france:
 technocrate
germane:
 Technokrat
hungare:
 technokrata
nederlande:
 technocraat
pole:
 technokrata
portugale:
 tecnocrata
ruse:
 технократ
ukraine:
 технократ

teĥnokrataro, teknokrataro

POL Tuto de la teĥnokratoj: Eŭropo […] kontrolu sian teknokrataron [5]. VD:burokrataro
5. Monato, Joël Martin-gallausiaux: Pli pri la EDE, 2004
beloruse:
 тэхнакратыя (людзі)
france:
 technocratie (personnel)
germane:
 Technokratie
hungare:
 technokraták
nederlande:
 technocratie (de technocraten)
pole:
 technokracja
ruse:
  технократия (люди)

teĥnokratismo, teknokratismo

POL Administrado laŭ la opinioj de teĥnikistoj kaj fakuloj pli, ol laŭ la opinioj de ordinaruloj: ili diras, ke la esenco de postmoderno estas […] neado de severa sciencismo, de teknokratismo kaj de ĉiaspeca totalismo [6]. VD:burokratismo
6. I. Simonov: Necesas Propra Ideologio, Esperanto, numero 1043a
beloruse:
 тэхнакратыя (сыстэма)
france:
 technocratie (système)
germane:
 Technokratie
hungare:
 technokrácia
nederlande:
 technocratie (het systeem)
pole:
 technokracja
ruse:
  технократия (система)

administraj notoj

~aro, ~aro: Mankas dua fontindiko.
~ismo, ~ismo: Mankas dua fontindiko.