9burokrat/o PV
9burokrato
- 1. ↝
Oficisto en administrejo (ŝtata), rigardata kiel parto de sistemo por regado kaj administrado.
Rim.: Se oni parolas konkrete pri persono, oni preferas vortojn kiel oficisto, administranto, funkciulo ks.- 2. ↝
- (malŝate) Persono, kiu rigore sekvas la administrajn regulojn kaj rutinojn, sed ignoras la bazan celaron de la laboro aŭ la demokratian devon reagi al publikaj kritikoj: la burokrataj formalaĵoj, ĉikanoj.
- angle:
- 1. bureaucrat 2. bureaucrat
- beloruse:
- 2. бюракрат
- france:
- 1. employé de bureau, bureaucrate (employé de bureau) ~a: bureaucratique 2. bureaucrate (tâtillon)
- germane:
- 2. Bürokrat
- hebree:
- ביורוקרט
- hispane:
- 2. burócrata
- hungare:
- 2. bürokrata
- pole:
- 2. biurokrata
- ruse:
- 2. бюрократ
- slovake:
- 2. byrokrat
9burokrataro PV ↝
La tuto de la burokratoj 1 kaj administrantoj, rigardata kiel influa en socia vivo: la polaj patriotoj ... plendis, ke la imperia burokrataro igas senvalora la plej belajn proklamojn de la imperiestro [1].
1.
Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 28a, p.
70a
- angle:
- bureaucracy
- beloruse:
- бюракратыя
- france:
- bureaucratie (personnel)
- germane:
- Bürokratie
- hebree:
- בִּירוֹקרַטִיָה
- hispane:
- burocracia
- hungare:
- bürokrácia
- pole:
- biurokracja
- ruse:
- бюрократия
- slovake:
- byrokracia
9burokratismo PV
- 1. ↝
Sistemo de (kvazaŭa) regado fare de la burokrataro; administra sistemo, en kiu la burokratoj 1 havas tro da povo aŭ influo.
- 2. ↝
- (malŝate) La procedo-troigaj tendencoj de burokratoj 2; sistema flegado aŭ apogado de tiaj tendencoj: ili ... frapas burokratismon kaj pliigas homan dignon [2]; multe da burokratismo, pseŭdodemokrateco [3].
2.
Ilja Ilf, Evgenij Petrov, trad. Vladimir Okc: Unuetaĝa
Usono, 46, Malkvieta vivo, [2003-06]
3. T. Salomon: internacialingvo.ini.hu novaj tekstoj..., soc.culture.esperanto, 2004-11-28
3. T. Salomon: internacialingvo.ini.hu novaj tekstoj..., soc.culture.esperanto, 2004-11-28
- angle:
- bureaucracy
- france:
- bureaucratie (système)
- pole:
- 2. biurokracja
administraj notoj
~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.