tekton/o PIV1
tektono
↝ 
Alta arbo el tropika Azio kun manĝeblaj fruktoj, el kiu unu specio
havas malhelan, densan, neputreman lignon uzatan
por mebloj kaj aliaj objektoj, genro el familio verbenacoj
(Tectona):
La arbara areo de Yunnan estas relative granda. Tie kreskas la
valoraj arboj metasekvojoj ..., tektonoj,
palisandroj, kamforarboj
[1];
Birmo okupas la unuan lokon monde pri produktado de tektono kaj
oni vendas tiun produktadon ĉefe al Ĉinio por mebloindustrio
kaj konstruado
[2].
- ĉeĥe:
- teka
- france:
- teck
- germane:
- Teakbaum, Teak
- latinece:
- Tectona
- slovake:
- teka