telemezur/i

telemezuri  

Mezuri malproksiman objekton per ia teĥnika procedo: telemezuri rotacian pozicion [1].
1. [T. Kristály]: Elektrofaka Klariga Terminaro en Esperanto, [vidita en 2017]
france:
télémétrer

telemezuro, telemezurado  

TEK Dedistanca mezuro; telemetrio: la Okinava Stacio de Spurado kaj Komuniko de la Japana Aerokosma Esplorada Agentejo situas sur monteto por komandi operaciojn kaj ricevi telemezurojn el satelitoj [2].
france:
télémétrie

telemezurilo  

Aparato por telemezuro; telemetro: lastatempe oni utiligas la tiel nomatajn elektrooptikajn telemezurilojn por mezurado de longoj de la triangulaciaj punktoj [3].
3. V. Peevski: Nuntempaj Metodoj por Kreado de Planoj ka] Mapoj, Scienca Revuo, 1970, 21:2 (82)
france:
télémètre

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~o, ~ado: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas dua fontindiko.