2teleskop/o

teleskopo

ASTFOT Optika instrumento por observi tre malproksimajn objektojn, precipe astrojn: En la 19a jarcento tie estis konstruita „la astronomia levjatano“, tiam la plej granda teleskopo en la mondo [1]; ĉe Clarke staras ankaŭ teleskopo, por rigardi la lunon [2]. SUP:lorno.
1. Irl: Astronomia festivalo, Monato, 1999/03, p. 24
2. Anne Tilmont: Kosmopolita civitano kun okulo al la universo, Monato, 1998/04, p. 9
angle:
telescope
beloruse:
тэлескоп
bulgare:
телескоп
ĉeĥe:
teleskop, zasouvací dalekohled
france:
lunette astronomique, télescope
germane:
Fernrohr, Teleskop
hungare:
távcső, teleszkóp
nederlande:
telescoop
pole:
teleskop
portugale:
telescópio
rumane:
telescop
ruse:
телескоп
slovake:
teleskop, ďalekohľad
svede:
teleskop

Teleskopo [3] (Tel)

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Telescopium).
3. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
angle:
Telescopium
beloruse:
Тэлескоп (сузор’е)
france:
Télescope (constellation)
japane:
望遠鏡 [ぼうえんきょう], 天体望遠鏡 [てんたいぼうえんきょう]
latinece:
Telescopium
pole:
Luneta (gwiazdozbiór)
rumane:
Telescopul (constelație)
ukraine:
телескоп

raditeleskopo, radioteleskopo

AST Observilo, kiu registras radielektrajn ondojn el la kosmo: ili instalis grandajn radioteleskopojn en du malproksimaj lokoj sur la tero, kaj observis kvazaron [4].
4. Vastalto: Akvosfero, Havaja insularo najbaros al Japana insularo, 2006-01-10
angle:
radio telescope
beloruse:
радыётэлескоп
bulgare:
радиотелескоп
france:
radiotéléscope
germane:
Radioteleskop
japane:
電波望遠鏡 [でんぱぼうえんきょう]
pole:
radioteleskop
portugale:
radiotelescópio
rumane:
radiotelescop
svede:
radioteleskop
ukraine:
радіотелескоп

administraj notoj

T~o : Mankas dua fontindiko.
radi~o, radio~o: Mankas dua fontindiko.